El Popola Ĉinio>头条新闻>

NASA provos nuklean elektrogeneradon sur Marso

| 2017-07-06
Bookmark and Share
La 21-an de marto laŭ la loka tempo, NASA publikigis foton de monteto sur Marso.

 

    Laŭ la retejo de la brita tagĵurnalo The Independent, NASA (Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio) nuntempe esploras kaj disvolvas malgrandajn reaktorojn de fisio, kaj provos funkciigi ilin en septembro ĉi-jare. Oni kovas ne malgrandan esperon, ke la reaktoroj povos generi elektron necesan por la homa vivo sur Marso ebligante al homoj konstantan loĝadon sur tiu ĉi planedo.

 

    Lastatempe NASA kaj Elon Musk, la fondinto de SpaceX kaj kuninventinto kaj fondinto de Zip2, PayPal kaj Tesla, proponis planon pri la homa migrado al Marso. Sed la ŝlosila demando, kiu nepre devas esti konsiderata, estas kiel generi energion sur Marso. Kvankam sunenergio povas esti uzata sur Marso, tamen la kvanto de ricevebla sunenergio sur Marso estas nur triono de tiu sur la Tero. Pro tio NASA proponis pli praktikan skemon: nome disvolvo de malgrandaj reaktoroj de fisio.

 

    La reaktoroj estas altaj je ĉirkaŭ 2 metroj, kaj povos produkti varmon per fisio de uraniaj atomoj, kaj la varmo plue konvertiĝos en elektron. Tio estas parto de la projekto Kilopower, kiu estas kune efektivigata de la usona Departemento pri Energio kaj NASA.

 

    Laŭ raporto de NASA en 2008, por homa ekspedicio al Marso oni probable bezonos sistemon de elektrogenerado kun la kapacito de ĉirkaŭ 40 kilovatoj, kiu produktos brulaĵojn, aeron kaj akvon, kaj ŝargos esplorveturilojn kaj sciencajn instalaĵojn. Nun la kapacito de ĉiu unuopa reaktoro povas atingi 10 kilovatojn. Tial por respondi al la ĉiutagaj bezonoj oni devos transporti al Marso nur kvar aŭ kvin reaktorojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments