El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kekexili kaj Gulangyu enlistigitaj kiel mondaj heredaĵoj

| 2017-07-10
Bookmark and Share

    La 8-an de julio, la insulo Gulangyu estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo tuj post la enlistigo de la naturrezervejo Kekexili kiel monda natura heredaĵo en la 7-a de julio. Nun Ĉinio havas 52 mondajn heredaĵojn.

 

    La naturrezervejo Kekexili

 

 

    La ŝtatnivela naturrezervejo Kekexili kun areo de 4,5 milionoj da hektaroj troviĝas en okcidenta Yushu-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco de Qinghai-provinco en nordokcidenta Ĉinio. Ĝi estas natura rezervejo kun la plej bona praekologio en la mondo komence de la 21-a jarcento, kaj estas ankaŭ unu el la plej grandaj, altitudaj kaj riĉaj je sovaĝaj bestoj inter ĉiuj naturaj rezervejoj de Ĉinio.

 

 

    La taksraporto de la Internacia Unio por Protekto de Naturo tiel diras: "Tiu rigora kaj senlima dezerta kamparo estas admirinda, ĝi ŝajne glaciiĝas en tempo kaj spaco, tamen senĉese ŝanĝiĝas ĝiaj terformo kaj ekosistemo."

 

    La insulo Gulangyu

 

 

    La insulo Gulangyu, fama vidindejo, troviĝas ĉe la rivero Jiulong, Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, kaj sur la insulo oni povas vidi la insulon Xiamen. La kultura heredaĵo Gulangyu, kun areo de 316,2 hektaroj, inkluzivas la insulon Gulangyu kaj ĝiajn proksimajn akvojn.

 

 

    Sur la insulo estas amasigitaj kaj konservataj 931 ĉin- kaj fremdland-stilaj konstruaĵoj, ĝardenoj, naturaj pejzaĝoj kaj vojoj, enkorpigante la kunfandiĝon de la koncepto de modernaj homoj kaj loka tradicia kulturo.

 

    La Komitato de Monda Heredaĵo konstatis, ke la insulo Gulangyu atestas la interkomprenon kaj kundisvolvo de malsamaj kulturoj kaj nocioj pri la valoro, kaj servas kiel konsultindaĵo por kunfandiga evoluo de malsamaj kulturoj ĉinaj kaj alilandaj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments