La Pekina Kreo-Centro: Nova ponto inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko

| 2017-07-13
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    La ekspozicio ne granda sed signifoplena

 

    De la 11-a ĝis la 13-a de majo 2017 okazis la ekspozicio de artistoj ĉina kaj sudkoreaj en la Pekina Kreo-Centro de la Guangju (光州) -a Muzeo de Arto (GMA) de la Korea Respubliko, kiu situas en la kvartalo Tongzhou de Pekino. En ĝi ĉeestis 5 artistoj el Ĉinio kaj Sudkoreio. Pli ol ducent homoj, inkluzive de artistoj ĉinaj, sudkoreaj kaj kelkaj eŭropaj, vizitis la ekspozicion.

 

La artistoj, kiuj partoprenas la ĉi-fojan ekspozicion (la unua de dekstre ĉina pentristo, kaj 4 sudkoreaj pentristoj)
 

    La historio de la Pekina Kreo-Centro

 

    La Pekina Kreo-Centro de GMA estis starigita en decembro 2009 post du-jara preparado, subtenate de la urbo Guangju, Korea Respubliko. Guangju estas unu el la plej famaj hejmlokoj de la korea tradicia arto. En la urbo situas la Azia Kultura Centro administrata de la centra registaro de la Korea Respubliko kaj okazas la Bienalo de Guangju, internacia artfestivalo komencita en 1995 kaj okazigata en ĉiu dua jaro. GMA starigis la centron por trejni talentajn artistojn kaj propagandi la artan superecon de Guangju, kaj por doni al ili ŝancon kontakti kun alilandaj artistoj kaj reciproke interŝanĝi spertojn.

 

    Kial GMA elektis Pekinon kiel la unuan bazlokon? Post la eniro en la 21-an jarcenton, Azio jaron post jaro anstataŭas la Okcidenton. Ĝia influo en multaj kampoj tutmondiĝas kaj normaliĝas rapide. Ĉinio estas najbara lando de la Korea Respubliko distance, kulture kaj historie kaj la du landoj havas intimajn rilatojn de la antikva periodo ĝis nun. Precipe post la komenco de la diplomatiaj rilatoj en 1992 inter la du landoj rapide multiĝas kaj diversiĝas kontaktoj kaj interŝanĝoj en diversaj kampoj.

 

    Celante rektajn kontaktojn kaj interŝanĝojn inter artistoj

 

    Dum la komencaj du jaroj la Pekina Kreo-Centro nur permesis sudkoreajn artistojn rezidi en la centro, sed poste malfermis unu laborĉambron al artistoj el aliaj landoj, kiujn decidis la elekta komitato, kiu konsistis el artistoj diverslandaj. Nun post la administrada stabiliĝo la centro nur akceptas ĉinan artiston kiel rezidanton por plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝon kun la ĉina artistaro. Tiu ĉi elektita artisto nekorea, kiu rezidas en la Pekina Kreo-Centro, libere faras sian kreo-agadon kaj de tempo al tempo ĉeestas komunan ekspozicion kun la helpo de la Pekina Kreo-Centro. Por doni ŝancon rezidi en la centro al pli multaj nekoreaj artistoj, la rezidtempo de nekorea artisto estis limigita je 2-3 monatoj en la komenca periodo sed ili nun povas resti 4 monatojn.

 

    5 artistoj nome unu ĉina kaj 4 sudkoreaj artistoj, rezidantaj en la Pekina Kreo-Centro kune vivis dum 4 monatoj de la frumateno ĝis antaŭ la enlitiĝo krom la tempo por individua kreo-agado sub la detala organizado de du zorgantaj artistoj, el kiuj unu estas sudkorea kaj la alia ĉina. Ili ofte kunmanĝas mem kuirante diversajn manĝaĵojn aŭ ĉinan aŭ sudkorean kaj vizitas diversajn ekspoziciojn, kiuj okazas en Pekino. Kompreneble la centro mem oficiale okazigas ekspozicion dufoje en jaro. En la centro jam rezidis pli ol 40 sudkoreaj, ĉirkaŭ 20 ĉinaj, kaj unu germana kaj unu usona artistoj.

 

Usona projektistino s-ino Talia (la tria de maldekstre) en 2016
 

    Rikolto abunda

 

    Pli ol 20 ĉinaj artistoj estis invititaj al la urbo Guangju ĝis nun kun la subteno de la Pekina Kreo-Centro kaj havis ekspoziciojn diversformajn, kiujn organizis la Guangju-a Muzeo de Arto kaj artistoj de Guangju. S-ro Wang Guofeng (王国锋), rezidartisto de la Pekina Kreo-Centro, estis invitita al la speciala ekspozicio de la Bienalo de Guangju kaj en la ekspozicio de la Seula Muzeo de Arto. S-ro Zhou Qi (周祁) estis invitita kiel rezidartisto de la Incheon(仁川)-a Muzeo de Arto kaj ankaŭ partoprenis ekspoziciojn kelkfoje, kiuj okazis en kelkaj urboj de la Korea Respubliko. Krom la menciitaj artistoj, ĝis nun ĉirkaŭ 20 ĉinaj artistoj, inkluzive de kelkaj artistoj, kiuj ne estis rezidartistoj de la Pekina Kreo-Centro, estis invititaj al la ekspozicioj, kiuj okazis en la Korea Respubliko pere de GMA kaj koreaj artistoj, kiuj rezidis en la Pekina Kreo-Centro. Se GMA finkonstruos la internacian rezidejon kadre de GMA ĝis antaŭ la fino de la kuranta jaro, pli multaj ĉinaj artistoj povos kontakti koreajn artistojn, fari interŝanĝojn kun ili kaj reciproke pliprofundigi la komprenon pri la kulturo, socio, historio rezidante en Sudkoreio. Tiuj ĉi rektaj kontaktoj kaj interŝanĝoj de dulandaj artistoj estas ne nur limigitaj al Pekino sed tagon post tago vastiĝas al pli multaj urboj de la du landoj. GMA jam havas kontaktojn kun du muzeoj en la urboj Ŝanhajo kaj Kantono kaj sendas po du artisojn jare al tiuj muzeoj.

 

Urbestro de Incheon Song Young-gil (la dua de dekstre) en 2014
 

    Pro la oftiĝo de kontaktoj kaj interŝaĝoj de dulandaj artistoj aktiviĝas iliaj komunaj ekspozicioj en la urboj Pekino kaj Guangju. Nun ankaŭ kelkaj urboj de Sudkoreio planas konstrui similan artcentron en Pekino. En la du grandaj artokvartaloj de Pekino, 798 kaj Songzhuang (宋庄), ne malofte okazas ekspozicioj, kiuj estas preparitaj de artistoj de la du landoj. Nuntempe multaj ekspozicio-projektantoj el okcidentaj landoj kaj kompreneble ankaŭ ĉinaj kaj sudkoreaj planas internacian ekspozicion, kiun povos partopreni diverslandaj artistoj.

 

    Escepte de la periodo de la malvarma milito tutmonda, Ĉinio kaj la Korea Respubliko havis vere intimajn rilatojn. Precipe laŭ la vidpunkto de la antikva periodo multaj kulturaĵoj, scioj, sciencoj kaj teknikoj estis alportitaj de Ĉinio al la korea duoninsulo. Sed kvankam la malvarma milito estis tre mallonga tempo kompare kun la tuta historio de la du regionoj, tamen ĝi tute frakasis multjarajn rilatojn de tiuj du najbaraj landoj pro la politika ideologio, kiu estis devigita de la okcidentaj fortoj.

 

La bankedo post la ekspozicio
 

    Bonŝance post la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, la rilatoj de la du landoj en diversaj kampoj rapide boniĝas kaj gajnas multajn rikoltojn. Ankaŭ estonte la Pekina Kreo-Centro pliprofundigos la harmonian kunlaboron kaj evoluadon en arta kampo inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments