El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Bukareŝto, Rumanio, okazos la Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo 2017

| 2017-07-13
Bookmark and Share
 

    La 14-an de julio en Bukareŝto, ĉefurbo de Rumanio, okazos la Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo 2017. En la ĉi-foja dialogo ĉeestos pli ol 500 partoprenantoj inkluzive de reprezentantoj de politikaj partioj, lokaj registaroj kaj entreprenistoj el Ĉinio kaj 16 landoj de centra kaj orienta Eŭropo.

 

    La ĉi-foja dialogo estas daŭrigo de la lastjara Dialogo inter Politikaj Partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, kiu estis okazigita en Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario. La temo de la ĉi-foja dialogo estas "Novaj ideoj, novaj pensmanieroj kaj novaj rimedoj por antaŭenigi la konstruadon de 'La Zono kaj Vojo'", kiu celas profundigi la amikajn kunlaborojn inter politikaj partioj de Ĉinio kaj la Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, efektivigi fruktoportajn rezultojn de la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro kaj antaŭenigi pli ampleksan kaj profundan disvolviĝon de la konstruado de "La Zono kaj Vojo" en centra kaj orienta Eŭropo.

 

    Laŭraporte en la ĉi-foja dialogo okazos tri sub-forumoj, kiuj respektive temos pri "Konstruado de 'La Zono kaj Vojo' kaj la respondeco de junuloj" (kiu samtempe estos la 3-a Forumo por Junaj Politikistoj de Ĉinio kaj Centra kaj Orienta Eŭropo), "Konstruado de 'La Zono kaj Vojo' kaj regionaj kunlaboroj" kaj "Interkonsiliĝo pri kunlaboro inter entreprenoj".

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments