El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Kio ebligas grandan sukceson de ĉina grandrapida trajno?

| 2017-07-14
Bookmark and Share
 

    Kiujn superecojn ĉina grandrapida trajno havas? Ni komparu ĝin kun la grandrapidaj trajnoj de Japanio (Shinkansen), Francio (TGV) kaj Germanio (ICE).

 

 

    Japanio estas la lando kiu plej frue konstruis la fervojon de grandrapidaj trajnoj. Shinkansen ĝis nun ankoraŭ estas unu el la plej avangardaj fervojoj de granda rapido, kaj ĝuas vastan renomon. Sed ankaŭ al ĝi ne mankas malsuperecoj: tro altaj prezo de biletoj kaj kosto de konstruado.

 

 

    Francio estas la dua lando kiu ekfunkciigis grandrapidajn trajnojn, kaj tiel antaŭenpuŝis la populariĝon de tiuspecaj trajnoj. La pohora rapido de la franca grandrapida trajno TGV povas atingi 350 kilometrojn, sed ankaŭ TGV havas sian malsuperecon en la internacia merkato: tro alta prezo de biletoj.

 

 

    Germanio havas longan historion de industria sistemo kun granda kapablo. Ĝi estas fonto de teknikoj ankaŭ por la grandrapida trajno. ICE, germana grandrapida trajno, ĉiam metas sekurecon en la unuan vicon kaj rigore regas la skalon de la konstruado de la trajno. Sed ICE persiste entreprenas laŭ la alta kosto, kaj do ankaŭ ĝia biletprezo estas la plej alta en la mondo: 7-oble pli alta ol tiu de Ĉinio.

 

 

    Por priskribi la kvaliton de la ĉinaj grandrapidaj trajnoj ni elektu la trajnon Fuxing kiel ekzemplon. Fuxing havas multe altigitan sekurecon ekipite per inteligenta sistemo kun pli ol 2 500 monitoroj kaj havante la korpon unufoje formigitan. Kaj se temas pri la rapido kaj komforto la trajno Fuxing povas pohore veturi je 400 kilometroj, permesas ŝargadon ĉe la seĝoj en ajna tempo, ebligas konekton al vifio, havas pli larĝan spacon en la vagonoj, regas malsamajn lumojn per lamp-rega sistemo kaj havas pli kvietan medion. Certe eĉ ĝia pli frua versio, la trajno Hexie, havas kvaliton egalan al tiuj de la trajnoj produktitaj en Japanio, Francio kaj Germanio.

 

    El la teknika vidpunkto oni povas diri, ke la ĉinaj grandrapidaj trajnoj povas elteni ajnajn kompleksajn kondiĉojn geologian kaj klimatan. Por la internacia merkato inter tiom da elektoj certe ekzistas la plej taŭga por aĉetontoj. Kaj se temas pri la kosto por konstrui tian trajnon, la ĉina kostas nur du trionojn de tiuj de la supremenciitaj landoj: Malmulta investo, malalta kosto de entreprenado kaj same malalta kosto de kontrolo kaj riparo.

 

    Ĉu ne estas evidenta la sukceso de ĉina grandrapida trajno, kiu proponas pli bonan kvaliton kontraŭ pli malalta prezo?

 

    Nun la grandrapidaj trajnoj de Ĉinio prezentas al la mondo "ĉinan rapidon" per siaj sincereco kaj decidemo, kaj fariĝis grava ilo por realigi la iniciaton "La Zono kaj Vojo" alportante al la popoloj de aliaj landoj oportunojn kaj ŝancojn.

 

    Kiam la fervojaj linioj de grandrapidaj trajnoj formos ampleksan reton, ekaperos "kvazaŭsamurba integriĝo" ne nur inter diversaj urboj, sed eĉ ankaŭ inter diversaj landoj. Ĉina grandrapida trajno profitigas ne nur Ĉinion sed ankaŭ la mondon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments