El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alipay, WeChat-pago kaj Stripe fariĝis partneroj

| 2017-07-17
Bookmark and Share
 

    Laŭ brita amaskomunikilo, la ĵus fondita kompanio Stripe en Silicia Valo jam fariĝis partnero de Alipay kaj WeChat-pago ebligante kompaniojn de la tuta mondo uzi surretajn pagmanierojn kiujn ĉinaj konsumantoj ŝatas.

 

    Alipay estas la ĉefa pagservo de la financa kompanio Ant Financial sub la ĉina interreta kompanio Alibaba, kaj havas 520 milionojn da uzantoj. WeChat-pago estas pag-aplikaĵo de Tencent, kompanio pri surretaj distrado kaj sociaj retoj, kies uzantoj superas 600 milionojn.

 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Reuters en la 9-a de julio Stripe anoncis, ke ekde la 9-a de julio, kiam formale establiĝis la partneraj rilatoj, retkomercaj kompanioj tra la platformo de Stripe povas akcepti pagojn per Alipay kaj WeChat-pago, kiujn ĉinaj konsumantoj kutimas uzi por pagi surrete aŭ per poŝtelefono.

 

    "Se vi estas retkomerca kompanio, vi tiel renkontiĝas kun grandega nombro da konsumantoj", diris John Collison, prezidanto kaj kunfondinto de Stripe. Li ankaŭ aldonis, ke "ĉinaj konsumantoj nun havas pli da elektoj, ĉar ili povas aĉeti produktojn kaj servojn de fremdlandaj retkomercaj kompanioj."

 

    "La postulo de ĉinaj konsumantoj estas en la alta nivelo en la historio", diris Souheil Badran, prezidanto de Alipay Nordamerika. Li samtempe rimarkigis, ke "la establiĝo de tiuj ĉi partneraj rilatoj ligos ĉinajn konsumantojn al ĉ. 100 mil kompanioj en la mondo, kiuj estas en la platformo de Stripe ".

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments