El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rezulto de la Internacia Pedagogia FilmFestivalo de ILEI okaze de la Jaro de la Lernanto

| 2017-07-20
Bookmark and Share

 

    Alvenis al ILEI kvar filmetoj. Ili iris al internacia ĵurio, kie membris tri profesiaj filmistoj kaj kvar ŝatantoj de filmoj kaj amatoraj filmistoj.

 

    Jen la rezultoj :

 

    La unua premio, 200 EUR uzotaj por partopreni internacian kongreson kiel IJK au UK au ILEI-kongeson, iras al KANG Caiqi, de El Popola Ĉinio, por shia filmo « Esperanto nia lingvo » en la kategorio «interkultura harmonio».

 

    La dua premio, 100 EUR uzotaj por partopreni internacian kongreson kiel IJK au UK au ILEI-kongreson, iras al QUI Jieming kaj ZHENG Kexin, de Ĉina Radio Internacia, kiuj kune muntis du filmetojn. Gajnis la filmo « Printempa Festo 2 » en la kategorio « interkultura harmonio ». Ili devos inter si dividi la premion.

 

    Okaze de la 50-a kongreso de ILEI en Busano la 19-an de julio 2017 la kongresanoj donis la premion de la publiko, kiu estos diplomo, al la filmo «Fenestro al la mondo» de XIE Ruifeng, de El Popola Ĉinio, en la kategorio «interkultura harmonio ».

 

    ILEI kreos kanalon ĉe Youtube kaj metos tien la kvar filmetojn.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments