El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ĉinio librejo fariĝis biblioteko por kunlua servo

| 2017-07-20
Bookmark and Share
 

    La 16-an de julio, en Hefei, Ĉinio, la volumeno de klientotrafiko en la loka filio de la librejo Xinhua, kiu fariĝis fama pro la titolo "la unua librejo en la mondo kun kunlua servo", atingis 20 mil homfojojn, kaj renovigis la rekordon de la plej granda potaga klientotrafiko de tiu librejo. La direktoro de la librejo diris, ke en tiu tago ĉirkaŭ 4 mil libroj estis pruntitaj kaj ĉirkaŭ 2 mil personoj partoprenis prunteprenadon.

 

 

    Kliento nur bezonas elŝuti la aplikaĵon de la servo kaj pagi la deponmonon de 99 juanoj surrete, kaj tiam povas per skanado de la du-dimensia kodo prunti du librojn, kies totala prezo estu malpli ol 150 juanoj .

 

 

    La direktoro aldonis, ke la intenco de la kunlua servo estas por redukti la koston de legado, malaltigi la sojlon de legado, kaj plimultigi legad-oftecon de legantoj. Iuj gepatroj aĉetas multajn librojn por siaj infanoj, sed ĉi tiuj libroj fariĝas ne plu bezonataj kun la kresko de la infanoj. Pro tio certa malŝparo estas kaŭzata. Ankaŭ iuj junuloj aĉetas furorantajn librojn, kaj legas ilin por nur unu fojo, kaj ankaŭ tio kaŭzas malŝparon. Surbaze de ĉi tiuj faktoroj, la filio de la librejo Xinhua efektivigis la kunluan servon por antaŭenigi efikan uzon de rimedoj, t.e. libroj, kaj instigi klientojn multe legi per la fiksado de la prunta periodo.

 

 

    Demandite pri la ebla influo de la kunlua servo al la vendokvanto de libroj de la librejoj, la direktoro rimarkigis, ke oni ja havas iugradan zorgon pri tio, sed li pensas, ke la servo estas simila al la servo de 24-horaj librejoj, nome librejoj, kiuj klopodas ĉiujn penojn por doni al legantoj kiel eble plej grandan oportunecon. Li krome aldonis, ke oni ne povas negi la eblon, ke la kunlua servo povas altiri al la librejo pliajn klientojn. La librejo kun areo de 4 mil kvadrataj metroj kaj 8 etaĝoj ne nur traktas librojn sed ankaŭ funkciigas kafejon kaj faras aliajn negocojn. Espereble pli kaj pli granda nombro de klientoj ankaŭ pligrandigos enspezon de aliaj negocoj.

 

    La direktoro esprimis la esperon de la librejo, ke per informoj akiritaj el la aplikaĵoj oni povos koni pli multe pri la legantoj, kaj esplori iliajn interesojn kaj preferojn, tiel ke en la estonteco la librejo okazigu iujn koncernajn aranĝojn kaj lekciojn.

 

    Paralele al la kunlua servo la librejo ankaŭ prozivas la klientojn per rekompencoj por legado. Ekzemple, se oni finlegas 12 librojn ene de 3 monatoj, oni povas akiri gratifikon je 8% de la deponmono. Kaj ĉiu, kiu finlegas libron, povas akiri rekompencon de 1 juano.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments