El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nekutimaj studfakoj nove lanĉitaj de universitatoj

| 2017-07-21
Bookmark and Share

 

    Kankroj, popularaj por manĝetoj en malfrua vespero, nun jam fariĝis oficiala studfako de universitato. La unuaj 86 studentoj jam ekstudis en la nova fako de la Qianjiang-a Kolegio pri Kankroj en Hubei-provinco, meza Ĉinio. Tiuj studentoj povas senpage manĝi kankrojn ĉiutage, la kolegio helpos diplomitojn trovi laboron kun la monata salajro de pli ol 8 mil juanoj. Krome, la kolegio ne permesas ilin ŝanĝi la studfakon.

 
 

    En septembro 2016 la Yunnan-a Normala Universitato fondis esplorinstituton pri terpomoj. Laŭ la klarigo de la universitato, la starigo de la instituto respondas al la principoj de la ĉina registaro por garantii la nacian sekurecon de manĝaĵoj kaj fari terpomojn ĉefa manĝaĵo.

 

 

    En la urbo Renhuai de Guizhou-provinco la grupo Maotai establis "Maotai-Kolegion", la unua universitato de Ĉinio specialiĝanta pri la produktado de alkoholaĵoj. Ĉiujare la grupo investos 1% de sia enspezo al la disvolviĝo de la kolegio.

 

 

    La studfako pri administrado de loterio estis fondita en la Universitato de Makao. Ĝi ne trejnas lertajn hazardludantojn sed celas kultivi la kapablon de studentoj en la entreprenado kaj administrado de kazino.

 
 

    La ĉefstudo pri elektronikaj ludoj postulas superan kapablon pri datuma analizo tiel ke altnivela matematiko fariĝis unu el la plej gravaj studobjektoj. La studfako ne estas tiel facila kiel ni imagas ke la studentoj simple ludas ludojn.

 
 

    La Urba Kolegio de Norwich en Britio starigis studfakon pri memfotado. Samtempe City Lit, fama organizaĵo pri dumlabora edukado en Londono, starigis novan kurson pri "la arto de memfotado".

 

    En la kurso oni ne nur instruas la plej bonajn angulon kaj lumon por memfotado, sed ankaŭ kultivos la kritikan komprenon pri la arto memfoti. 

 

    Oni povas diri, ke ĉiuj tiuj novaj studfakoj estas rezulto de la disvolviĝo de la socio kaj reflektas novajn postulon, ekonomion kaj tendencon. Pro tio, oni ne devas nei ilian signifon, eĉ se ili unuavide ŝajnas iom strangaj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

 



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments