El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Memoragado pri Zamenhofa Jaro en Liaoning

| 2017-07-24
Bookmark and Share

    La 23an de julio en Shenyang la Internacia Ekonomia kaj Kultura Klubo sub Liaoning-a Asocio de Industrio kaj Komerco okazigis agadon por memori la 130an datrevenon de la eldono de la Unua Libro de Esperanto kaj la Zamenhofan Jaron.

 

 

    Liu Weijie, membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), membro de Ĉina Tradukista Asocio, prezidanto de la klubo kaj membro de Liaoning-a Verkista Asocio, faris prelegon en la agado. Najie-a deklam-studio de Liaoning-a Televid-Stacio deklamis poemon de Zamenhof; Dongfang Yafeng, pentristino de Liaoning, faris portreton de Zamenhof; konata kaligrafo skribis la surskribon de prezidanto Mao Zedong en la ekspozicio pri Esperanto en Yan'an, 1939: Mi diras ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata; aliaj esperantistoj kaj Esperanto-ŝatantoj skribis poemon, versduon, kaligrafaĵon ktp.

 

 

    Eksa prezidanto de UEA Renato Corsetti, Germana Esperanto-Asocio kaj aliaj ĉinaj kaj eksterlandaj Esperanto-asocioj subtenis la agadon, kaj sendis gratulleterojn. La agadon partoprenis pli ol cent homoj, inkluzive de koncernaj gvidantoj de la urbo Shenyang kaj la provinco Liaoning, kaj esperantistoj kaj Esperanto-ŝatantoj el Shenyang, Dalian, Fuxin, Tieling kaj aliaj lokoj.

 

    La 26a de julio ĉi-jare estos la 130a datreveno de la eldono de la Unua Libro de Esperanto. La eldono de la libro markas la naskiĝon de Esperanto, tial tiu tago estis difinita kiel Esperanto-Tago. Ĉi jaro estas la centjara datreveno de la forpaso de la kreinto de Esperanto Zamenhof, kaj UEA nomis tiun ĉi jaron Zamenhofa Jaro por memori tiun grandan homon, kiu faris grandan kontribuon al la homaro.

 

(Liu Weijie)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments