El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senkasista vendejo en Ĉinio

| 2017-07-26
Bookmark and Share
 

    Konsumantoj, kiuj unuafoje eniras en senkasistan vendejon, bezonas nur tri paŝojn laŭ la butikumada gvidilo sur pordo por realigi mem-servan aĉetadon. Unue, oni devas skani per poŝtelefono du-dimensian kodon, konfirmi la atenton al la oficiala konto de WeChat kaj fari registron. Sekve, oni devas direkti la du-dimensian kodon, kiu estis generita en la oficiala konto, al kod-distingilo sur la pordo por eniri en la vendejon. Oni ankaŭ povas alŝuti sian foton en la oficialan konton por eniri per vizaĝ-distingo. Fine, oni povas fari aĉetadon kaj pagi per skano de du-dimensia kodo.

 

    Malsame al tradiciaj vendejoj, tiu inteligenta vendejo ne havas kason kaj ĉe ĉiuj komercaĵoj estas du-dimendia kodo. En ĝi konsumantoj povas fari aĉetadon per skano de la kodo de la cel-komercaĵo kaj pagi surrete.

 

    Peng Chuang, partnero de la fonduso Angel Plus, diris, ke la apero de senkasistaj vendejoj ne estas hazarda. La du plej grandaj kostoj de tradicia podetala industrio, nome laborfortoj kaj loĝejoj, kreskas multe kaj tio grande influis la podetalan industrion, tial multaj homoj serĉas novajn teknologiajn metodojn. Krome, nuntempe junuloj ne volas labori en tradiciaj vendejoj, tial pligrandigo de tiu industrio estas defiita. Krome, kun la maturiĝo de teknika disvolviĝo, oni havas ŝancojn por formi bonan kreivan komercan modelon per utiligo kaj integriĝo de teknologioj, kiaj vizaĝ-distingo, voĉ-interago kaj eksterreta pago.

 

    Fakuloj rimarkigis, ke malleviĝo de demografia dividendo kaj aplikado de teknologio de artefarita inteligenteco akcelis la tendencon de anstataŭigo de homoj per maŝinoj en la podetala industrio, kaj tiuflanke diversaj inteligentaj teknologioj ludas ŝlosilan rolon. Malgrandaj vendejoj nun fariĝis akcelantoj de la avangardaj teknologioj.

 

    Laŭ fakuloj, sub la de fono de konsuma leviĝo, entreprenaj koncepto kaj kapablo de podetala industrio estas tre esenca, speciale en la kampo de administrado. Kvankam en senkasistaj vendejoj ne estas vendistoj kaj kasistoj, tamen ilia sinteza kapablo estas provita. Kiel nova afero de la epoko de konsuma leviĝo, senkasistaj vendejo ne devas anstataŭi tradiciajn podetalajn industriojn, kaj devas kompletigi kaj akceli disvolvon de tradicia podetala industrio kaj renovigi komercan modelon plibonigi industrian formon kaj antaŭenpuŝi konsuman leviĝon.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments