El Popola Ĉinio>头条新闻>

BBC: Ĉinio lanĉos 'nehakeblan' interretan komunikadon

| 2017-07-27
Bookmark and Share

    La 25-an de julio BBC en sia retejo publikigis artikolon titolitan "China set to launch an 'unhackable' internet communication" (Ĉinio lanĉos 'nehakeblan' interretan komunikadon).

 

 

    En la artikolo, oni diris, ke tia "nehekebleco" ne estas absoluta, tamen almenaŭ, ĉia atako al la komunikado povos esti tuj travidita. Ĉar tiu reto utiligas la teknikon de kvantuma enkriptigo tute malsaman al la tradicia enkriptig-maniero.

 

    Antaŭ kelkaj monatoj, Ĉinio plenumis en Jinan, Shandong-provinco, la teston al sia unua speciala reto por kvantuma komunikado kun komerca celo. La sekreteco, sekureco kaj la po-sekunda fluo de bitoj atingis la celon antaŭe projektitan. La tuta reto ekfunkcios en aŭgusto laŭplane.

 

    La teknologio de kvantumo, konata kiel la estonta turn-punkto de scienc-tekniko, estas la plej sekura komunika tekniko. Fakuloj klarigis, ke la trajtoj de kvantuma komunikado estas neprecizebla mezuriĝo kaj neebla kopiiĝo. Tio signifas, se iu intencas kopii la kodon, certe okazos eraro, kaj tiel la ago estos trovita. Do, tia teknologio alportas al komunikado absolutan sekurecon.

 

    Brita ĵurnalo Financial Times raportis en la 11-a de julio, ke la teknologio povas, krom altigi la sekurecon de interreta pagado kaj de aliaj financaj servoj, igi retan hakadon de komunikado neebla.

 

    La artikolo de BBC diras, ke fakte tia teknologio ne estas ĵus naskita, kaj Ĉinio ne havas konkurencan avantaĝon tiu-flanke. Sed, Ĉinio ja kaptis la plej bonan ŝancon en ĝia utiligo.

 

    Cetere, konstrui tian reton, kiel en Jinan, postulas multe da kapitalo. Sen merkato, oni malfacile akiras subtenojn de investantoj aŭ registaro. Sed, laŭ la opinio de kvantuma fizikisto Anton Zeilinger, profesoro de Viena Universitato en Aŭstrio,"en ĉina nuna situacio,tia teknologio povas krei sian merkaton en la lando". Ĉinio paŝas antaŭ aliaj landoj en konstruado kaj utiligo de kvantuma teknologio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments