Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Praktiki jogon en la lando de tajĝiĉŭan

| 2017-07-31
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Nun mi praktikas jogon dufoje ĉiutage, matene kaj vespere. Aŭdinte tion, iu japanino miris kaj demandis min: "Kial ne tajĝiĉŭan?" Sed al tia demando mi povas nur respondi, ke mi simple estas jam alkutiminĝinta al jogo. Mi komencis praktiki ĝin antaŭ dudek kelkaj jaroj, kvankam ne ĉiam tiom serioze kiel nuntempe.

 

Grupo da homoj praktikas tajĝiĉŭan en Taizhou, Jiangsu-provinco.
 

    Interesiĝi pri jogo jam kiel mezlernejano

 

    Mi ekinteresiĝis pri jogo kiam mi estis mezlernejano. Tiam en Japanio ĝi ne estis tiom populara kiom nun, kaj mi ankoraŭ memoras la suspekteman rigardon de mia patrino, kiam ŝi trovis ĉe mi tiuteman libron, kiun mi pruntis de publika biblioteko. Interese, ke jarojn poste ŝi mem ĉeestis en jogokurso. Eble tio montras, ke la publika percepto de jogo multe ŝanĝiĝis intertempe en Japanio.

 

    Mia grava motivo por interesiĝi pri jogo siatempe, por konfesi, estis eventuale akiri superhoman kapablon per ĝi! Vi certe ridos pri tio, sed mi supozas, ke tia ideo instigis nemalmultajn homojn fari la unuan paŝon konatiĝi kun jogo. Ankaŭ la libro, kiun mi menciis en la antaŭa paragrafo, estis verkita de iu, kiu diris ke li povis resanigi sin de ŝajne neresanigebla malsano, kaj emfazis la utilon de jogo eventuale evoluigi eĉ misteran kapablon. Tamen tian kapablon mi ĝis nun ne sukcesis ekhavi, kompreneble.

 

    Sola praktiki jogon ... en Finnlando

 

    Mi ne plu memoras kiam mi aĉetis mian unuan libron pri jogo. Certe devas esti iam en la unua duono de la 1990-aj jaroj. Konsultante tiun libron mi komencis praktiki jogon. Mi memoras, ke mi praktikis kelkajn pozojn en mia hotelĉambro dum la partopreno en la 80-a Universala Kongreso en Tampereo, Finnlando. Estis la jaro 1995, kaj do tiam mi estis jam ellerninta plurajn pozojn, tiel ke mi povis fari ilin sen vidi libron. Kelkajn jarojn poste mi eĉ ĉeestis kurson pri jogo, dum du jaroj aŭ simile.

 

    Tio tamen ne signifas, ke mi ĉiam serioze, intense praktikis jogon. Foje jes, foje ne. Estis fakte nur post mia ekloĝo en Pekino, ke mi komencis preskaŭ ĉiutage diligente praktiki jogon. Tion mi daŭrigas, ho, jam kvin jarojn!

 

    Per jogo eĉ "helpi min mem" en Pekino

 

    Kial mi subite fariĝis tiom diligenta praktikanto de jogo ĝuste en Ĉinio? Jam kelkan tempon antaŭ ol veni ĉi tien mi suferis de sendormeco (aŭ almenaŭ maleblo longe dormi). Respondecis pri tio ĉefe diversaj perturboj en mia vivo, kiuj fine igis min ekvivi eksterlande. La sendormeco daŭris ankaŭ en Pekino, kaj kaŭzis alian simptomon: misritmo. Supozeble nesufiĉa dormo lacigis min kaj foje alportis subitan misritmon, kiu foje daŭris nur kelkajn minutojn sed foje eĉ unu horon. Mi timis, ke tio povus fariĝi serioza problemo.

 

Ne estas facile memfoti min dum la praktiko de jogo...
 

    Mi eble estus devinta konsulti kuraciston. Mi ja faris tion rilate al la sendormeco. Ne longe post mia eklaboro ĉe El Popola Ĉinio mi vizitis malgrandan klinikon, kiu estas ene de la Ĉina Internacia Eldona Grupo al kiu EPĈ apartenas. La kuracisto, kiu vidis min, ja donis al mi medikamenton sed diris: "Nur vi povas helpi vin mem". Mi eĉ nun ne estas certa kion li volis diri. Sed iom poste mi klopodis trovi rimedon por "helpi min mem". Retumante mi trovis, ke iuj retejoj rekomendas jogon kiel utilan rimedon por preventi la simptomon. "Jogo? Mi ja scipovas ĝin," mi diris al mi mem.

 

    Tiel mi komencis prove praktiki jogon dufoje ĉiutage, kaj baldaŭ montriĝis, ke tio ja efikas. Mia dormo eĉ nun ne daŭras tiom longe kiom antaŭe, sed estas preskaŭ neeble ŝanĝi tion ĉar tio ĉefe ŝuldiĝas al mia aĝo. Almenaŭ la misritmo fariĝis multe malpli ofta. Hodiaŭ, kvin jaroj poste mi povas diri, ke la problemo praktike malaperis dank' al jogo. Aliflanke mi jam ne povas ĉesi praktiki jogon pro timo, ke la simptomo povus denove montri sin.

 

    Jogo nun populara ankaŭ en Ĉinio, precipe inter virinoj

 

    Praktikante jogon en Pekino mi trovis, ke same kiel en Japanio ankaŭ en Ĉinio pri ĝi ĉefe interesiĝas virinoj, kiu supozeble atendas de jogo kroman efikon de plibeligo. Preskaŭ ĉiuj pagaj sportaj kluboj, kiuj ekzistas nun ĉie en Pekino, ofertas plurspecajn kursojn de jogo. Se vi iras surstrate en ĉi tiu urbego, ofte ekzemple proksime de metroa stacio vi trovas homojn, kiuj reklamas tiajn sportejojn. Ili laŭte krias: "sportejo, naĝado, jogo!" Tio montras, ke por tiaj ejoj jogo estas unu el la plej gravaj allogaĵoj.

 

    En la fino de tiu ĉi artikolo mi revenu al la demando: "Kial ne tajĝiĉŭan?" Estas eĉ interese, ke kelkajn jarojn poste mia edzino, kiu loĝas en Kioto, Japanio, komencis lerni tajĝiĉŭan kaj eĉ nun daŭrigas tion. En februaro 2015 mi havis okazon kiel observanto ĉeesti en kurso, kiun ŝi frekventis. Mi tiam ricevis impreson, ke ne laste pro ĝia origino kiel batalarto tajĝiĉŭan estas afero multe pli aktiva kaj aspekte batalema ol jogo. Foje oni eĉ praktikas tajĝiĉŭan kun glavo en la mano! Jogo kontraste ŝajnas multe pli trankvila, estante praktiko korpa, mensa kaj spirita kies plej grava kerno tamen estas en meditado. Do povas okazi, ke homoj de certaj karakteroj preferas jogon, tiuj de aliaj karakteroj tajĝiĉŭan.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments