Jezuitoj kaj la evoluo de astronomio en Ĉinio

| 2017-08-02
Bookmark and Share

    La Antikva Astronomia Observatorio de Pekino estas tre interesa loko, kie oni povas multe lerni pri unu el la kernaj elementoj de la evoluo de ĉina civilizo: astronomio.

 

En la antikva observatorio de Pekino troviĝas statuoj de famaj ĉinaj astronomoj kaj belaj ekipaĵoj uzitaj por ĉielobservado

 

    Ĉina astronomio evoluis senĉese dum jarmiloj, kaj ĉinoj inventis aparatojn por observi la astrojn sur ĉielo, mezuri iliajn poziciojn, antaŭvidi solsticojn kaj ekvinoksojn, inter aliaj aferoj. Tiu astronomia scio permesis al ĉinoj krei proprajn kalendarojn kaj astrologion, kiuj ludis gravan rolon en la disvolviĝo de ĉina civilizacio.

 

    La rolo de imperiestro, konsiderata “ido de la ĉielo”, en antikva Ĉinio estis forte ligita al astronomio, ĉar estis lia tasko surbaze de raportoj de astronomoj fari astrologian divenadon pri la sorto de la lando kaj sekve prilabori politikojn por rimedi tiun atendatan sorton. Pro tio ne estas surprizo konstati ke Pekino havas unu el la plej antikvaj astronomiaj observatorioj en la mondo, inaŭgurita en 1442, kiu nuntempe funkcias kiel muzeo.

 

    Onidire la unua observatorio en Pekino estis fondita en Jin-dinastio en 1227, kaj sekve Kublai Khan, la unua imperiestro de Yuan-dinastio decidis konstrui novan observatorion, norde de la nuna. La unua Ming-imperiestro malfondis la observatorion en Pekino kaj sendis al Nankino ĉiujn ekipaĵojn, sekve lia posteulo, imperiestro Yongle, ordonis al metiistoj fari kopiojn de ĉiuj ekipaĵoj de nankina observatorio por la nova observatorio konstruata en Pekino, kiu servis al dinastioj Ming kaj Qing.

 

Kelkaj el la ekipaĵoj konstruitaj de jezuitoj por la Observatorio de Pekino

 

    La ekipaĵoj en tiu observatorio havas unikan belecon, ĉar estas ne nur aparatoj por astronomia observado, sed ankaŭ belaj artaj verkoj, kun drakoj, nuboj, bestoj kaj aliaj ornamaĵoj delikate skulptitaj sur ili. Malgraŭ la aĝo, ses estis faritaj en 1673, unu en 1715 kaj unu en 1744, la grandaj ekipaĵoj sur la teraso de la muzeo estas tre bone konservitaj. Ili estis inter la plej akurataj de tiu epoko.

 

    Specialan atenton mi donis al la 17-a jarcento, kiam la unuaj jezuitoj, inter ili multaj astronomoj, atingis Pekinon. En tiu momento ĉinaj astronomoj unuafoje konatiĝis kun eŭropa astronomio, kaj tio kaŭzis revolucion en ĉina astronomio: alispecaj aparatoj estis enkondukitaj en ĉinaj observatorioj, ĉinaj tradiciaj aparatoj estis perfektigitaj surbaze de fremda tekniko, libroj estis tradukitaj, ne nur al, sed ankaŭ el la ĉina, kaj la flandra pastro Ferdinand Verbiest fariĝis direktoro de la Observatorio de Pekino kaj okazigis grandegan reformon en ĝi: la malnovaj ekipaĵoj en la observatorio estis senditaj al muzeo, kaj Verbiest mem partoprenis en la konstruado de ses novaj aparatoj, ĝuste tiuj faritaj en 1673 kaj daŭre eksponataj tie: altazimuto, ĉielglobo, ekliptika sferastrolabo, ĉielekvatora sferastrolabo, kvadranta altazimuto kaj sekstanto, ĉiuj grandaj kaj pezaj, tamen facile manipuleblaj.

 

Ĉielekvatora sferastrolabo (maldekstre) kaj sekstanto konstruitaj de la pastro Ferdinand de Verbiest

 

    La precizeco kaj manipul-facileco de la ekipaĵoj konstruitaj de Verbiest kaj siaj kunlaborantoj atestas lian lertecon pri dezajno kaj konstruado de mekanikaj aparatoj: antaŭ ol fariĝi pastro kaj specialiĝi pri astronomio kaj teologio li studis filozofion kaj matematikon en Leuven, kaj ĉiam interesiĝis pri mekaniko: paralele al sia laboro kiel astronomo, li faris eksperimentojn pri vaporo kaj desegnis, en 1672, la unuan vaporveturilon, kiu fariĝis konata kiel Verbiesta aŭto, pri kies efektiva konstruado mankas pruvo, kvankam onidire li uzis ĝin por amuzigi la imperiestron. Verbiest priskribas malgrandskalan modelon de tiu veturilo en sia libro Astronomia Europea.

 

Desegnaĵo de Verbiesta Aŭto, eble la unua vaporveturilo en la mondo

 

    Verbiest forpasis en Pekino kaj estis entombigita ĉe aliaj du pastroj, kiuj samkiel li estis elstaraj astronomoj kaj fariĝis mandarenoj en la kortego de la ĉina imperiestro: la italo Matteo Ricci kaj la germano Johann Adam Schall von Bell. Iliaj restaĵoj troviĝas en Zhalan-tombejo, kune kun restaĵoj de aliaj 60 pastroj. Dum vizito al la tombejo mi konstatis ke la tri menciitaj pastroj, estas entombigitaj en aparta loko konstruita nur por ili tri, kaj iliaj tomboj estas grandaj, altaj kaj similaj al tomboj de ĉinaj altranguloj kiujn mi vidis en aliaj lokoj. La restaĵoj de la aliaj 60 pastroj troviĝas en la apuda malgranda tombejo, kie nur tomboŝtono troviĝas sur ĉiu tombo.

 

Antikva bildo de la pastroj Matteo Ricci (maldekstre), Johann Schall (centre) kaj Ferdinand Verbiest. Sub ili du el la unuaj katolikaj ĉinoj: la astronomo Xu Guangqi kaj sia nepino

 

    La pastro Johann Schall estis sendita al Pekino en 1630 por kunlabori en la grava tasko reformi ĉinan kalendaron, laŭ peto de la imperiestro. Jesuitoj devis ne nur komprenigi al ĉinoj la erarojn en la kalendaro, sed ankaŭ iliajn kaŭzojn kaj la sciencan bazon de la proponoj de jezuitoj, kaj sekve estis necese traduki al la ĉina plurajn librojn pri astronomio kaj matematiko. En 1644, kiam estis fondita Qing-dinastio, la imperiestro Shunzhi, admiranto de la pastro Schall, igis lin mandareno kaj lin nomumis direktoro de la Imperia Observatorio kaj prezidanto de la Tribunalo pri Matematikoj. La alta rango de pastro Schall kaj lia proksimeco al la imperiestro faciligis al la jezuitoj ricevi permesojn por konstrui preĝejojn tra la tuta lando.

 

    La kanonizo de Ricci estas pristudata de Vatikano. Li kaj lia kolego Michele Ruggieri kompilis, en 1583, Portugalan-Ĉinan Vortaron, la unua vortaro inter la ĉina kaj eŭropa lingvo, por kiu ili devis elpensi sistemon por transskribi la ĉinan per latina alfabeto. Ricci verkis, en 1584, la unuan eŭropstilan mapon de Ĉinio kaj loĝis en pluraj ĉinaj urboj ĝis esti invitita, en 1601, al la kortego de la imperiestro Wanli en Pekino, kaj fariĝi la unua eŭropano kiu vizitis la Malpermesitan Urbon.

 

De maldekstro al dekstro: la tomboŝtonoj de la pastroj Schall, Ricci kaj Verbiest, kun ĉinaj ornamaĵoj kaj skribaĵoj en la latina kaj la ĉina.

 

    Ricci studis en la prestiĝa Roma Kolegio, nuna Pontifika Gregoria Universitato, pri teologio, filozofio, matematiko, kosmologio kaj astronomio. La tri lastaj fakoj estis tiam sub gvido de Kristoforo Clavius, la plej grava vivanta astronomo en tiu epoko, kiu inter aliaj aferoj kreis la Gregorian kalendaron, nun tutmonde uzata. Tamen Clavius estas ĉefe konata pro tio, ke post debato kun Galileo, li daŭre rifuzis Suncentrismon. Clavius mortis en la sekva jaro, sekve ne havis tempon profunde analizi la aferon, lia rifuzo akcepti la ekziston de satelitoj ĉirkaŭ Jupitero, fazoj de Venuso kaj montoj sur la luno ŝajne estis motivita de prudento.

 

    Okcidenta astronomio atingis Ĉinion ĝuste en la 17-a jarcento, kiam astronomia observado per teleskopoj kaj novaj teorioj (ĉefe tiuj de Koperniko, Galineo, Tycho Brahe kaj Kepler) estigis rapidan evoluon en tiu fako. Post kiam Galileo estis kondamnita de Inkvizicio, la eklezio rekomendis al jezuitoj pravigi nur la Tercentran astronomian sistemon. Tio okazis en 1616, kiam Ricci kaj Clavius estis jam mortaj. Tio igis min scivolema pri la disvolvo de Suncentrisma astronomio en Ĉinio en la 17-a jarcento.

 

Dekstrumen el la supro: la sistemoj ptolomea (tercentrisma), kopernika, tycha kaj keplera

 

    La plej interesa informo tiurilate venas de la Observatorio: la ekipaĵoj konstruitaj de Verbiest kaj ankaŭ tiuj konstruitaj post lia forpaso, estis planitaj surbaze de ekipaĵoj desegnitaj de la dana astronomo Tycho Brahe, kiu klopodis kunigi la avantaĝojn de ambaŭ sistemoj, la suncentrisma kaj la tercentrisma. En 1673, kiam Verbiest finkonstruis la unuan ekipaĵon, supozeble jezuitoj en Ĉinio estis jam konsciaj pri la malpermeso al instruado de Suncentrismo. La astronomia modelo de Brahe konsideras Teron senmova kun Luno moviĝanta ĉirkaŭ ĝi, sekve lia modelo ne kontraŭdiras la tiamajn argumentojn uzitajn de katolikaj teologoj kontraŭ Suncentrismo, sed ĉiuj aliaj planedoj ĉirkaŭiras ne Teron, sed Sunon. Tiu teorio ne nur evitas teologian polemikon sed ankaŭ havas praktikan avantaĝon kompare al la pure suncentrisma modelo de Koperniko: Tero moviĝanta ĉirkaŭ Suno signifas, ke astronomia observado okazas sur moviĝanta platformo, kaj ankaŭ tiu movo devas esti enkalkulita (Suncentrismo nur montriĝis avantaĝa por kalkulado kiam estis lanĉita la modelo de Kepler, kiu simpligis la movojn de planedoj per elipsaj orbitoj). Pekina Antikva Observatorio estas la nura en la mondo ekipita kun ekipaĵoj kreitaj surbaze de la modelo de Brahe.

 

    Kompreneble la modelo de Tycho Brahe ne kapablas priskribi ĉiujn astronomiajn eventojn kiujn ni konas nuntempe, sed en tiu epoko lia modelo, samkiel tiuj de Koperniko kaj Ptolomeo, estis taŭgaj por navigado, antaŭvido de eklipsoj kaj priskribo de la movado de planedoj sur ĉielo. Nur la populariĝo de teleskopo permesis novajn malkovrojn, kiuj pravigis Suncentrismon, kaj vizitanto en Pekina Antikva Observatorio certe miros ĝuste pri la manko de teleskopo! Tiu aparato estis unuafoje menciita en ĉina fakliteraturo en 1615, kaj la imperiestro Chongzhen (1628-1644) havis sian propran teleskopon, do kial tiu ekipaĵo ne troviĝas en Pekina Observatorio? Verŝajne ĉar teleskopo estis senutila por la celoj de ĉina astronomio: ĝi permesas pli detalan observadon de la aspekto de la astroj, sed por ĉinoj gravis mezuri distancojn kaj priskribi la movojn de la astroj.

 

Skulptaĵo en la Jarmila Monumento, en Pekino, prezentas la kunfandiĝon de ĉina (sferastrolabo) kaj eŭropa (teleskopo) astronomioj kiel unu el la gravaj eventoj en Ĉinio dum la lasta jarmilo. Eksterlandano, verŝajne jezuito, en ĉinaj vestaĵoj estas ĉe la teleskopo.

 

    En 1626, Johann Schall publikigis ĉinlingvan disertaĵon pri teleskopo, kaj sekve enkondukis en Ĉinion per disertaĵo pri okcidenta astronomio la nomojn de Koperniko (Gebaini), Galileo (Jialilüe) kaj Tycho Brahe (Digu). En la sekva jaro, alia jezuito, la polo Michał Piotr Boym, instruis la Suncentrisman modelon de Kepler al la imperiestra kortumo. Estas informoj pri aliaj jezuitoj en tiama Ĉinio, kiuj ankaŭ defendis Suncentrismon, kaj tio estigas demandon: ĉu eble tiuj elstaraj astronomoj venis al Ĉinio por esti for de eŭropaj teologoj kaj pli libere esplori pri Suncentrismo? Granda esplorado estas necesa por pravigi (aŭ ne) tiun hipotezon. Iel ajn, mi neniam imagis ke la historio pri Jezuitoj en Ĉinio povus esti tiom interesa!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments