El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senkontant-mona tago de WeChat

| 2017-08-02
Bookmark and Share
 

    La 1an de aŭgusto komenciĝis senkontant-mona tago. WeChat-pago alvokas ĉiujn komercistojn en diversaj urboj uzi poŝtelefonan pagon, kaj enkondukas modan kaj intelektan vivstilon.

 

    Dividebla stimul-mono

 

    Inter la 1a kaj la 7a de aŭgusto per WeChat-pago oni povas ne nur ricevi kaj akumuli la stimul-monon, sed ankaŭ akiri ruĝkovertan monon kaj kuponon. La stimul-mono povos esti konsumita unufoje en la 8a de aŭgusto. Inter la 9a kaj 31a de aŭgusto oni povos ricevi stimul-monon post ĉiu pago je minimume du juanoj per WeChat-pago.

 

    La ĉi-jara aldono pri aleatora divido de stimul-mono helpas konsumantojn dividi sperton de oportuneco kaj moda vivo kun amikoj. Krome, oni povas viziti la programeton "senkontant-mona vivo" por akiri pli da kuponoj kaj informiĝi pri la tempo por la unua pago per WeChat.

 

    600 milionoj da negocoj ĉiutage

 

    Poŝtelefona pago jam eniris en ĉiujn flankojn de nia vivo. La Raporto pri Indico de Intelekta Vivo 2017 montris, ke en la enketo pri ĉiutaga konsumado, 40% da homoj kunportas malpli ol cent juanojn okaze de elhejmiĝo; 52% da homoj uzas kontantan monon por 20% da monata konsumo; pli ol 70% da homoj pagas per kontanta mono, kiam ili estas devigataj pagi per kontanta mono, kaj cent juanoj de kontanta mono sufiĉas por pli ol unu semajno; 84% da homoj estas trankvilaj pri elhejmiĝo kiam ili kunportas nur poŝtelefonon.

 

    Ĝis la fino de 2016, la averaĝaj ĉiutagaj negocoj per WeChat-pago kalkuliĝis al pli ol 600 milionoj.

 

    Poŝtelefona pago, komplemento de kontanta mono

 

    En 2014 ruĝkovertoj de WeChat kaj estigo de kunlaboro kun taksi-kompanio Dididache populariĝis, kaj oni komencis koni kaj uzi WeChat-pagon, tial oni havas novan elekton en konsumo. En marto de tiu jaro WeChat-pago estis ekmalfermita al komercistoj. Nun novaj funkcioj, kiel programeto, socia afiŝo kaj membreco, helpas diversajn industriojn altigi efikon.

 

    Teamo de WeChat-pago diris, ke poŝtelefona pago estas nova komplemento al kontant-mona pago. Ĉi-foje WeChat-pago lanĉas la aktivecon kun bankoj kaj diverslokaj komercistoj por puŝo de mediprotekta, moda kaj altefika viv-ideo, sed ne por elimino de kontanta mono.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments