El Popola Ĉinio>Kulturo>Moroj kaj Arto>

Maĝango eble enlistiĝos al demonstraj eventoj de la Vintraj Olimpikoj en 2022

| 2017-08-03
Bookmark and Share

 

Laŭ lastatempaj raportoj, sinjorino Chen Zelan, prezidanto de la Internacia Mensa Sporta Asocio, esprimis la esperon, ke mensa sporto, inkluzive de maĝango povos sin prezenti en la Vintraj Olimpikoj 2022.

 

La ses mensaj sportoj atestitaj de la asocio estas briĝo, ŝako, goo, ĉina ŝako, damludo kaj maĝango. Se oni elektos ununuran sporton el ili por partopreni la olimpikojn, ĝi plej probable estos briĝo.

 

Tamen, maĝango kiel simbolo de ĉina kulturo povas fariĝi demonstra evento en la olimpikoj.

 

 

Por eksterlandanoj, maĝango ne nur estas amuza aktivado, sed ankaŭ fariĝas konkurenciva sporto.

 

En Japanio, profesia maĝango-konkurso ekzistas ekde 1929 kaj nuntempe troviĝas entute naŭ niveloj en la konkurso.

 

 

Kaj maĝango estas ankaŭ trovebla en multaj televidaj filmoj de Usono.

 

 

Iuj eĉ resumis simplan kurson de maĝango-ludo.

 

 

En Eŭropo oni eĉ starigis maĝangan ĉampionecon. En 2005 fondiĝis la Eŭropa Asocio de Maĝango, kiu okazigas Eŭropan Ĉampionecon de Maĝango, la plej grandan maĝangan konkurson en Eŭropo.

 


 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments