El Popola Ĉinio>头条新闻>

Du ĉinaj kompanioj ekfunkciigis sian inteligentan stokejon senhoman

| 2017-08-04
Bookmark and Share

    La 2-an de aŭgusto la ĉina kompanio Cainiao, loĝistika kompanio sub la grupo Alibaba, anoncis, ke ĝi ekfunkciigis sian "inteligentan stokejon" en Huiyang de Guangdong-provinco. La 1-an de aŭgusto, la konata ĉina retejo JD.com siavice anoncis la ekfunkciigon de "senhoma centro por klasifikado" en Kunshan, Jiangsu-provinco. Ĉi-flankaj profesiuloj diris, ke tiuj preskaŭ samtempaj anoncoj pri ekipado de stokejo per "senhoma tekniko" montras, ke en la kampo de senhomaj stokejoj Ĉinio fariĝas pli internacieca kaj scienceca.

 

 

    JD.com diris, ke ĝia klasifikada centro estas ĝis nun "la unua" oficiale starigita kaj glate funkciigata klasifikejo kun inteligenteco en la mondo, kaj la tuta procezo de klasifikado/ordigo ne dependas de la homa forto. Laŭ la klarigoj de koncerna respondeculo, kompare kun iama klasifika sistemo, la nova sistemo de JD havas pli altan nivelon de inteligenteco. Ĝi estas centprocente aŭtomatigita, kaj povas rapide trakti la informojn de varoj por tuja kaj efika klasifikado.

 

 

    Unu tagon post la anonco de JD, Cainiao ekuzis sian "en Ĉinio plej grandan" robot-sisteman stokejon en Huiyang. En ĝi estas cento da robotoj, kaj per kolektiva aŭ individua laboro ili plenumas siajn taskojn. La stokejo de Cainiao estas multe pli komplika kompare kun ordinaraj stokejoj de loĝistikaj kompanioj, kiuj havas nur kelkdekojn da transportaj robotoj.

 

 
 

    Fakuloj diris, ke pli multaj robotoj signifas pli da malfaciloj en distribuo de taskoj, kaj la sistemo devas ne nur zorgi pri la optimumigo de la laborefiko, sed ankaŭ anticipe gardi kontraŭ kolizioj inter robotoj, regiona ŝtopiĝo kaj operaciumkolapso de la robotoj. En inteligenta stokejo, la varbretoj povas esti movataj laŭ ordonoj kun laŭoportune vokataj robotoj, tiel ke oni povu plej eble garantii la efikecon.

 

 

    Sed nun, senhoma stokejo ankoraŭ estas malproksima de reala populara utiligo. Loĝistikaj firmaoj devas rapidigi pli grandskalan utiligon de teknikoj kaj tiucele fiksi relative klaran tempon, havigante al si detalajn datumojn pri la nombro de aranĝotaj ekipaĵoj kaj la kosto de administrado. Nur tiel ili povos realigi realan valoron kaj alporti veran profiton al konsumantoj kaj investantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments