El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arbaro, kiu produktas oksigenon sufiĉan por la spirado de 2 milionoj da personoj dum unu jaro

| 2017-08-04
Bookmark and Share
 

    For de la ĉina ĉefurbo, Pekino, norden je pli ol 400 kilometroj en la plej norda ekstremo de Hebei-provinco sin trovas Saihanba, verda arkoforma inkrustaĵo formita el arbaro.

 

    En la mapo pri arbar-distribuado de Ĉinio, la artefarita arbaro kun 74 666 hektaroj estas malgranda kompare kun la tuta arbara areo de Ĉinio kun pli ol 200 milionoj da hektaroj. Sed en la mapo de la distribuado de dezertiĝado ĝi estas en la fronto de dezertiĝado kaj tiel havas tre grandan valoron.

 

Laboristoj transportantaj arbetojn en Saihanba-arbarkulturejo
 

    La arbaro sendis 137 milionojn da kubaj metroj da purigita akvo kaj 550 mil tunojn da oksigeno al Pekino kaj Tianjin. Ĝi estas ankaŭ grava ekologia ŝirmilo de la du lokoj.

 

La arbo kun merito, fotita en la 12-a de julio
 

La arbo kun merito (dokumenta foto)
 

    Dank' al la penadoj de tri generacioj dum 55 jaroj, la iama dezerto sen birdoj kaj tute kovrita de sablo transformiĝis en artefaritan arbaron vastan je 74 666 hektaroj. La nombro de la tieaj arboj egalas al la hipoteza nombro de arboj en la okazo, ke ĉiu tria ĉino plantus unu arbon. Kaj ĝi estas elstara modelo de la konstruado de ekologia civilizacio.

 

Laboristoj plantantaj arbojn en Saihanba
 

Laboristoj plantantaj arbojn en Saihanba
 

Laboristoj kolektantaj datumojn en la arbaro
 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments