El Popola Ĉinio>头条新闻>

Papero reprintebla 80 fojojn

| 2017-08-08
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la brita tagĵurnalo Daily Mail esploristoj de la usona Universitato de Kalifornio ĉe Riverbordo kaj la ĉina Shandong-Universitato kune evoluigis paperon sur kiu oni povas printi per ultraviolaj radioj. Por tiuspeca printado inko ne necesas. La ĵus evoluigita papero ŝajnas tute sama kiel tradicia papero en aspekto kaj en tuŝsento, tamen skribaĵo printita sur ĝi povas esti forviŝita en la temperaturo de 120 celsiaj gradoj kaj tial eblas rezui la paperon pli ol 80 fojojn. La celo de evoluigo de tiu ĉi papero estas redukti senarbarigon kaŭzatan de paperproduktado. Nur per ŝmirado de tre maldika tavolo de kemiaĵoj, tradicia papero fariĝas tiu ĉi malpeza kaj reprintebla papero. 

 

    Laŭ la esploristoj la reprintebla papero estos uzebla por multaj celoj kiaj provizora registrado de informo, papero de ĵurnalo, gazeto, afiŝo, kajero, desegnaĵo, kaj diversaj reuzeblaj etikedoj inkluzive de tiuj de produktoj.

 

    La ŝmirtavolo sur la papero konsistas el du tipoj de partikloj. Unu estas prusa bluo, nevenena blua pigmento kiu fariĝas senkolora se ĝi akiras elektronon. Kaj la alia elemento estas titana blanko, kiu rapidigas kemian reakcion sub lumigado.

 

    Kiam la du elementoj estas miksitaj kaj kune ŝmiritaj sur la papero, la papero fariĝas blua. Por printi tekston aŭ bildon sur la papero, oni devas ĝin elmeti al ultraviolaj radioj kaj tiel aktivigas partiklojn de titana blanko. Kiam titana blanko fariĝas aktiva, ĝi elradias elektronon al prusa bluo kaj la papero fariĝas blanka.

 

    Laŭ la ĉi-supra principo oni povas legi blankajn literojn sur la blua fono aŭ bluajn literojn sur la blanka fono. Se oni volas ŝanĝi la koloron, la prusa bluo povas esti anstataŭigita de simila koloro. La skribaĵo aŭ bildo sur la papero restas klare distingebla dum 5 tagoj kaj poste iom post iom fariĝas tute blua. La skribaĵo komplete forviŝiĝas, se oni varmigas la paperon dum 10 minutoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments