Raporto pri la 90-a SAT-Kongreso

| 2017-08-10
Bookmark and Share

    La 90-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazis de la 27-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto en la urbeto Gimpo, Seulo, Koreio. Dum la semajna kongreso 103 kongresanoj plenplene ĝuis liberecan kaj sennaciecan etoson de la kongreso, kiu estis unuafoje okazigita en Azio.

 

    Pli ol 20 prelegoj estis preparitaj por la kongresanoj el 22 landoj. Krom la tagoj de la kongresa ekskurso, energiaj prelegoj kaj intensaj diskutoj daŭris dum la kongreso pri jenaj temoj: veganismo, nuklea akcidento en Japanio, unuiĝo de Nord- kaj Sudkoreio, lingvoproblemoj ktp.

 

    Samtempe okazis laborkunsidoj de SAT en kiuj estis proponitaj diversaj opinioj pri la administrado kaj evoluplanoj de la SAT-movado, kaj kunsidoj de diversaj frakcioj de SAT, kiaj komunista, liberecana, sennaciista, vegetara ktp.

 

    Multaj prezentaĵoj, kiaj korea folklora danco, koncerto de la familia muzikgrupo el Litovio Sepa Asorti, dramo "Malfermilo" ktp, gajigis la ĉeestantojn ĉiuvespere.

 

    La 90-a SAT-Kongreso finiĝis esprimante esperon pri kiel eble plej rapida okazigo de la duafoja SAT-Kongreso en Azio. La SAT-flago estis transdonita al la reprezentanto de la urbo Kragujevac de Serbio, kiu gastigos la 91-an kongerson en 2018.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments