El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 9-a Pintkunveno de Gvidantoj de BRICS-landoj okazonta en Xiamen, Ĉinio

| 2017-08-15
Bookmark and Share
 
 

    La 9-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj okazos en septembro en Xiamen de Fujian-provinco, Ĉinio. Tiam gvidantoj de BRICS-landoj retrorigardos kaj resumos la kunlaborajn spertojn en la pasintaj 10 jaroj, faros planon pri estonta disvolvado kaj diskutos pri kunlaboroj kaj interŝanĝoj en konstruado de ekonomio, kulturo, sistemo kaj mekanismo. Kio estas la ĉeftemo de la renkontiĝo? Kiujn ĉefajn taskojn la renkontiĝo havos? Ni rigardu:

 

    Ĉeftemo: profundigi la partnerajn rilatojn inter BRICS-landoj kaj krei pli brilan estontecon

 

    Laŭ la koncepta dokumento de la renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj en 2017 La Ĉeftemo de la Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj en 2017 kaj Ĉefaj Punktoj de Kunlaboroj, la ĉi-foja renkontiĝo havas la ĉeftemon "profundigi la partnerajn rilatojn inter BRICS-landoj kaj krei pli brilan estontecon" kaj la ĉeestantoj retrorigardos la kunlaborajn spertojn en la pasintaj 10 jaroj kaj faros planon pri estonta disvolvado.

 

    Ĉefaj taskoj: akceli disvolvadon, kune trakti, firmigi bazon de publikaj opinioj kaj antaŭenigi mekanisman konstruadon

 

    La unua: profundigi kunlaborojn inter BRICS-landoj kaj akceli komunan disvolvadon. BRICS-landoj devas intimigi la ekonomian partnerecon kaj antaŭenpuŝi internaciajn kunlaborojn por disvolvado.

 

    La dua: plifortigi tutgloban regadon kaj kune trakti defiojn. BRICS-landoj devas konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo, krei malferman mondan ekonomion, perfektigi internaciajn financan kaj monan sistemojn kaj intensigi kunordigon kaj kunlaboron kadre de multflanka mekanismo.

 

    La tria: disvolvi kulturan kaj edukan interŝanĝojn kaj firmigi bazon de publikaj opinioj. BRICS-landoj devas disvolvi kulturajn interŝanĝojn, plifortigi edukan kunlaboron kaj akceli disvolviĝon de sportoj.

 

    La kvara: antaŭenpuŝi konstruadon de mekanismo, krei pli vastan partnerecon. BRICS-landoj devas perfektigi kunlaboran mekanismon, liveri garantion por kunlaboroj en diversaj kampoj kaj krei pli vastan partnerecon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments