Intervujo: Vinko Markovo, prezidanto de la plenum-komitato de SAT

| 2017-08-16
Bookmark and Share

    Demando 1:

    Ĉinaj esperantistoj ne bone scias kio estas SAT. Bv. klarigu pri SAT kaj ĝia movado.

 

    Respondo:

    SAT estas, ni ofte diras, asocio por malsamideanoj: tio estas, homoj, kiuj pensas ne tute same, sed tamen havas iun komunan celon, kiu estas utiligi esperanton por helpi al kreo de mondo sen subpremo kaj sen homeskpluatado.

 

    Demando 2:

    Kian diferencon la movadoj de SAT kaj UEA havas?

 

    Respondo:

    UEA, eĉ se tio pli malpli ŝanĝiĝis dum la lastatempo, tamen diras sin politike neŭtrala kaj tio estas, ke ĝi respektas la ŝtatojn, la leĝojn kaj regularojn de ĉiuj landoj kaj klopodas ne trakti tiklajn politikajn temojn kaj tio miaopinie flanke de UEA estas tute bona kaj tute pravigebla, ĉar oni bezonas, ke ankaŭ homoj, kiuj ne interesiĝas politike pri Esperanto, havu la eblecon aŭdi kaj scii pri Esperanto. Eĉ se mi mem uzas esperanton por laborista movado, mi opnias, ke estas ege grave ankaŭ havi politike neŭtralan movadon. Kaj do en la nuna tempo, se vi legas la tekstojn de Mark Fettes, vi vidas, ke UEA ne estas perfekte neŭtrala, ĝi tamen aktive esprimiĝas pri homaj rajtoj, pri daŭripova evoluo. Kaj tio ankaŭ estas ege bona afero ĉar absoluta neŭtraleco evidente ne eblas. Sed en SAT ni estas iomete pli radikalaj en la senco, ke historie kaj daŭre tradicie SAT-anoj estas homoj, kiuj opinias ke oni ne povos havi mondon sen subpremo kaj sen homekspluatado dum kapitalismo daŭre ekzistas laŭ monda saklo.

 

    Demando 3:

    Kian evoluplanon vi havas por la estonteco de SAT-movado?

 

    Respondo:

    Parto de la estonteco estas klopodi pli bone partoprenigi la membrojn, kiuj aliĝas, ĉar dum tiu ĉi kongreso mi donis la 36.1-milan membro-karton. En Madrido en 2013 mi donis la 36-milan karton. Do tio estas, ke en la daŭro de kvar jaroj jam aliĝis cent pliaj membroj. En la nuna situacio ĉiuj sentas pli malpli ke kapitalismo krizas je monda skalo. Do oni ankaŭ scias, ke iuj formoj de reale ekzistanta socialismo ne estas plene kontentigaj. Do pri tio ankaŭ ni diskutis dum la kongreso. Ankaŭ ĉiuj konscias, ke la problemoj estas mondskalaj kaj ke ni havas nur unu planedon, kaj - do - ke ni devas ankaŭ klopodi konservi la medion. Do ĉio ĉi tio principe estas favora al la esperanto-movado ĝenerale kaj ankaŭ al SAT. Evoluo estas tiom multe da diversaj direktoj, ke neniu povas teni la tuton. Ni devas akcepti tiun ideon ke la movado diversiĝas kaj ke esperanto eniras pli kaj pli, plej diversajn tavolojn de la homa vivo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments