El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova maniero de "saĝveturado" en Pekino

| 2017-08-16
Bookmark and Share
 

    Estis nur nelonge antaŭe, ke la metroo en Pekino komencis akcepti pagon de la veturkosto per poŝtelefono. Kaj nun oni anoncis alian manieron por oportunigi "saĝveturadon" de ordinaraj pekinanoj. Jam pli frue oni ebligis, ke aŭtostirantoj scias gradon de vojŝtopiĝo per navigada mapo. Nun oni povas scii la homplenecon en la metroo per aplikaĵo en via poŝtelefono.

 

    La hompleneco de ĉiu metroa linio en la mapo estas realtempe prezentata per kvar koloroj. Se la signo "barilo" aperas en iu stacio sur la mapo, tio signifas, ke tiu stacio limigas la nombron de enlasataj pasaĝeroj.

 

    La kvar koloroj montras diversajn gradojn de la hompleneco de vagono: ju pli malhela la koloro, des pli homplena la vagono. La nigra koloro signifas, ke la vagono estas serioze homplena kaj restas pasaĝeroj en la stacio, kvankam la koncerna trajno jam forveturis. La ruĝa signifas, ke la vagono estas homplena, oni havas malfacilon moviĝi en la vagono kaj estas malfacile de la kajo vidi tra fenestro de la vagono la alian flankon de la stacio. La flava signifas, ke la vagono estas iom homplena kaj kvankam ne estas sufiĉa spaco por legi ĵurnalon, tamen estas sufiĉa spaco por rigardi poŝtelefonon. La verda signifas, ke pasaĝeroj sentas sin komfortaj en la vagono kaj oni povas moviĝi laŭ sia bezono.

 

    Laboranto de la pekina metroo klarigis, ke "nun la pekina metroo havas 19 liniojn kaj ĝiaj pli ol 300 stacidomoj kune formas oportunan metroan reton. Oni ofte havas diversajn elektojn por ŝanĝi liniojn. La aplikaĵo informas pasaĝerojn pri la hompleneco de tiuj linioj por ke ili povu utiligi tiujn informojn por fari sian elekton, kaj se iuj stacioj limigas la nombron de enlasataj pasaĝeroj, oni povas veturi per surteraj transportiloj kiel aŭtobuso.     

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments