El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usonanoj starigis retvendejon en Ĉinio

| 2017-08-17
Bookmark and Share

    Jay, Charlie kaj Tyler estas usonanoj, kiuj starigis komercon en Ĉinio.

 

De maldekstre al dekstre estas Charlie, Jay kaj Tyler
 

    Ili respektive respondecas pri disvolviĝo de la kompanio, teamplibonigado kaj tekniko. Ilia laboro estas tre simpla: helpi alilandanojn vivantajn en Ĉinio aĉeti en la retbutiko Taobao.

 

    "Antaŭe ni aŭdis pri Taobao de ĉinaj kolegoj kaj amikoj, sed la retejo estas nur ĉin-lingva. Ni preferis ne butikumi per ĝi ĉar ni ne volis ĝeni amikojn por peti helpon," diris Charlie, kiu iam instruis makroekonomikon en mezlernejo en Ŝanhajo.

 

La paĝo de Baopals
 

    Charlie trovis, ke multaj alilandanoj ŝatas la retbutikon Taobao, sed pro lingva baro ne uzas ĝin. Li imagis, ke oni povus krei alian retejon surbaze de Taobao kaj traduki ĉion en la anglan lingvon. Ĉu bona ideo? En julio 2015, Charlie, Tyler kaj Jay komencis starigi tian retejon, kiu estis nomita Baopals.

 

    Laŭ Jay kaj Charlie, surreta aĉetado en Ĉinio estas la plej altnivela en la tuta mondo. "Unu tagon post mendo oni povas ricevi koncernan varon. Tio estas neimagebla en Usono, eĉ Amazon ne povas tion fari."

 

Jam estas pli ol 30 dungitoj en la kompanio
 

    Baopals ne nur konektas alilandanojn kun Taobao, sed ankaŭ elektas kaj rekomendas varojn al la uzantoj. Laŭ Jay, okcidentanoj ĉiam kredis, ke ĉinaj markoj kaj ĉin-faritaj produktoj estas bonprezaj kun malbona kvalito. Sed per Baopals ili nun trovis bonajn ĉinajn produktojn, kiujn ili ekŝatas. Ekzemple, aerpurigiloj de la ĉina fama marko MI kaj poŝtelefonoj de Huawei estas tre laŭdataj de alilandanoj.

 

    En la retejo Baopals nun troviĝas preskaŭ 20 mil uzantoj, kiuj jam aĉetis pli ol 600 mil varojn kun dek mil aboniloj. Virinaj vestoj, hejmaj produktoj kaj elektronikaĵoj estas la plej plaĉaj al alilandanoj.

 

    La tri usonanoj opinias, ke la retejo Baopals povos helpi ĉinajn retbutiko-posedantojn vendi siajn varojn al aliaj landoj, ne nur al alilandanoj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments