El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikiĝis la akademia rangolisto de la universitatoj de la mondo

| 2017-08-18
Bookmark and Share
 

    La 15-an de aŭgusto, en la retejo de la singapura tagĵurnalo Lianhe Zaobao estis publikigita la artikolo "Tsinghua-Universitato fariĝis unu el la 50 plej bonaj universitatoj de la mondo". Laŭ la artikolo oni samtage publikigis la akademian rangoliston de la universitatoj de la mondo por 2017, unu el la kvar rangolistoj de la universitatoj de la mondo. Entute 45 universitatoj sur la ĉeftero de Ĉinio kaj 12 en la Hongkonga kaj Makaa Specialaj Administraj Regionoj kaj Taiwan de la lando estas enlistigitaj okupante 11.4% de la tuta listo.

 

    Universitatoj, kie la angla lingvo estas la ĉefa lingvo, havas grandan avantaĝon. En la listo de la unuaj 20 plej bonaj universitatoj sin trovas 19 usonaj kaj britaj universitatoj. Inter la universitatoj en la azi-pacifika regiono la Universitato de Tokio kaj la Universitato de Kioto de Japanio estas la plej bonaj, respektive okupante la 24-an kaj 35-an lokojn. Tsinghua-Universitato fariĝis unu el la 50 plej bonaj universitatoj kaj la Pekina Universitato unu el la 100 plej bonaj universitatoj.

 

    La akademia rangolisto de la 500 plej bonaj universitatoj de la mondo estas publikigata ekde 2003, kaj nun konata kiel la pionira universitata rangolisto kaj konsiderata kiel la plej kredinda en tiu ĉi kampo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments