El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj urboj altiras duonon da ĉinaj studentoj revenintaj el fremdaj landoj

| 2017-08-22
Bookmark and Share

 

    Lastatempe en Pekino la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo kaj la dungretejo Zhaopin kune publikigis raporton pri enketo pri laborado de ĉinaj studentoj revenintaj el fremdaj landoj en Ĉinio 2017.

 

    Chengdu, la plej alloga urbo

 

    Laŭ distribuo de urboj, la unuaj kvin urboj, Pekino, Ŝanhajo, Chengdu, Guangzhou kaj Wuhan, altiras 49,3% da tiuj studentoj. La altir-tendenco de Chengdu kaj aliaj urboj elstariĝas.

 

    Krome, Pekino, Ŝanhajo, Zhengzhou, Guangzhou, Xi'an kaj Chengdu okupas la unuajn ses lokojn en la listo pri naskiĝlokoj de tiuj studentoj.

 

    Elekto de neŝtataj entreprenoj

 

    La raporto montras, ke tiuj studentoj havas pozitivan opinion pri lernado en fremdaj landoj. 30,3% da studentoj pensas, ke la lernokosto en fremdaj landoj estos repagita en 3-5 jaroj, kaj 24,1% -- en 1-3 jaroj.

 

    Pri laborado, la raporto diras, ke neŝtataj entreprenoj estas la unuaj elektoj de tiuj studentoj, kaj 47,4% da studentoj elektas labori tie. La aliaj elektoj estas entreprenoj investitaj de eksterlandaj komercistoj aŭ tiuj el Hongkongo, Makao aŭ Tajvano (16,7%), ŝtataj entreprenoj (15,9%), entreprenoj kune investitaj de Ĉinio kaj eksterlando (10,8%). Miao Lü, vicdirektoro kaj ĝenerala sekretario de la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo, diris, ke neŝtataj entreprenoj estas la plej grandaj unuoj por laboro de tiuj studentoj, kaj en la estonteco pli da tiuj studentoj laboros en neŝtataj entreprenoj.

 

    Rilate al kampoj, teknikoj de novigo kaj moderna servo estas multe ŝatataj. La donitaĵoj montris, ke preskaŭ 20% da tiuj studentoj elektas labori en la kampoj de informa teknologio, komunikado, elektroniko, interreto, kaj aliaj rilataj kampoj, sekve estas servoj, edukado kaj kulturo kaj industria arto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments