El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina manĝaĵo "stufita kokaĵo kun rizo" en Kalifornio

| 2017-08-22
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la retejo Los Angeles Eater, la 10-an de septembro en Orange-gubernio en Kalifornio de Usono, malfermiĝos alia filio de ĉina restoracio pri kokaĵo, kiu jam havas pli ol 6 000 filiojn en Ĉinio, Singapuro, Aŭstralio kaj Japanio.

 

 

    La restoracio fondita en 2011 liveras specialan manĝaĵon nomitan "stufita kokaĵo kun rizo", kiu estas facile kuirata. Oni metas kokaĵajn pecojn en poton kaj kuiras per milda fajro, kaj poste ilin kovras per speciala saŭco, farita en Ĉinio kaj eksportita al Usono. La fondinto de la restoracio diris, ke "stufita kokaĵo kun rizo" en Usono havas saman guston kiel tiu kuirita en Ĉinio.

 

 

    "Chop Suey", en Esperanto miksita stufaĵo, estas la ĉina manĝaĵo kiu plej frue populariĝis en Usono, kvankam oni ne povas ĝin trovi en Ĉinio.

 

 

    La restoracio Famaj Manĝaĵoj de Xi'an malfermita de iu Shannxi-ano en Novjorko, mallonge post malfermiĝo estis enkondukita en la manĝaĵa rubriko de la ĵurnalo New York Times.

 

 

    Ne ĉiuj homoj kiuj vendas ĉinan manĝaĵon en aliaj landoj estas ĉinoj. Ekzemple, en Novjorko troviĝas restoracio pri ĉina patkuko (speciala ĉina manĝaĵeto kiu estas farita el ovo kaj faruno), kies posedanto estas usonano, kiu studis dum multaj jaroj en Ĉinio kaj tre ŝatas ĉinan kulturon. Reveninte al Usono, li malfermis la restoracion por fari ĉinan patkukon, kies gusto estas iom ŝanĝita laŭ preferoj de lokanoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments