El Popola Ĉinio>头条新闻>

Surreta aĉetado de ĉinaj produktaĵoj fariĝas populara en Rusio

| 2017-08-28
Bookmark and Share

La retejo de Aliekspreso, subkompanio de Alibaba pri ekspresoj al la tuta mondo


   Laŭ statistiko de Yandex, la plej granda kompanio de surreta pagado en Rusio, en la unua dunono de la kuranta jaro la kvanto de ĉinaj produktaĵoj menditaj de rusaj uzantoj de interreto kreskis kvinoble pli multe ol tiu de la lasta jaro. En la sama periodo la enspezo de ĉinaj komercistoj en la platformo de Yandex kreskis je 94%. La eniro de la ĉina kompanio Aliekspreso en Rusion en 2012 antaŭenpuŝis ŝanĝojn de loĝistiko de Rusio kaj ĝia banka sistemo kaj ankaŭ tiun de la spiritostato de rusaj konsumantoj.


    Laŭ merkata enketo de la rusa asocio pri elektronika komerco kaj la rusa poŝtoficejo, en 2016 la produktaĵoj el Ĉinio okupis 52% de la tuta sumo de la fremdlanda surreta komerco. 


    "Riĉa je specoj de produktaĵoj", "alta kvalito kaj malalta prezo", kaj "oportuna butikumado ankaŭ por la loĝantoj en malgrandaj urboj" estas la komuna opinio de rusaj surretaj konsumantoj kiuj elektas ĉinajn produktaĵojn. La tuta kosto de ekstera kovrilo de poŝtelefono produktita en la provinco Zhejiang de Ĉinio kaj sendita al fremdlando per Aliekspreso inkluzive de la kosto de dogano estas nur duono de tiu de simila kovrilo produktita en Rusio. Krome, estas elekteblaj pli ol kelkdek specoj.


    En loko pli ol 30 kilometrojn norde de Moskvo, la ĉina Yingkou-a Grupo de Haveno kaj la kompanio Rusaj Fervojoj kune konstruas loĝistikan centron. Kaj la kompanio Ganghui, kunfondita de la Yingkou-a Grupo de Haveno kaj Alibaba, konstruos sian eksterlandan magazenon por translima loĝistiko de elektronika komerco. Tiel ili povos kontentigi la postulon de rusaj konsumantoj al ĉinaj produktaĵoj.


    Alexey Sergeev, regiona direktoro de la ĉina loĝistika kompanio Cainiao por Rusio kaj la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj, okupiĝas pri la kunlaboroj kun rusaj kompanioj. Tiuj kunlaboroj celas integri resursojn kaj plirapidigi loĝistikon. 


    Baldaŭ venos kulmina peridono de la konstruado de la rusa merkato por elektronika komerco kaj surreta kaj for de la reto. Por ĉinaj elektronikaj komercistoj kaj mez- kaj malgrandaj kompanioj tio estos ŝanco kaj samtempe defio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments