El Popola Ĉinio>Videoj>

PEA festis la 90-jaran datrevenon de naskiĝo de Liu Ling

| 2017-08-29
Bookmark and Share



    Posttagmeze de la 27-a de aŭgusto, en la tetrinkejo de Zhengshantang en Pekino, okazis speciala ceremonio: Pekina Esperanto-Asocio festis la 90-jaran datrevenon de naskiĝo de la veterana esperantisto Liu Ling. Kelkdek esperantistoj partoprenis en la ceremonio, ĝin prezidis sinjoro Nan Youli, honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio. 


    Liu Ling lernis Esperanton antaŭ sepdek ok jaroj. Alprenante al si la Esperantan plumnomon Sesdek li verkis plurajn Esperantajn lernolibrojn, tradukis ĉinajn klasikaĵojn en Esperanton kaj kompiliis ĉina-esperantajn vortarojn. Inter ili la plej vaste konataj estas de li kompilita VERKOJ DE VERDA MAJO kaj de li esperantigita ĉina dramo La Tetrinkejo. Hazarde ĉijare lia naskiĝtaga ceremonio okazis en tetrinkejo, kie la pekina asocio jam plurfoje okazigis aktivadon.


    Kiel la unua programero oni prezentis te-ceremonion en la tetrinkejo. Sekve Wang Guanxi, la plej juna ĉeestanto, donis florojn al Liu Ling, protagonisto de la ceremonio. La knabon sekvis lernintoj kaj lernantoj de Liu Ling. Ili sinsekve donacis al li florojn aŭ donacojn, kiuj entenis amon, respekton kaj gratulon. Krome, reprezentantoj de Ĉina Esperanto-Ligo (Jiang Limin), Ĉina Radio Internacia (Wang Weishi) kaj El Popola Ĉinio (Chen Ji) reciproke esprimis gratulon kaj bondeziron. Lin Lisha kaj Xiao Huoli, kiel reprezentantoj de Tianjin-a Esperanto-Asocio, laŭtlegis la mesaĝojn senditajn de lokaj Esperantaj asocioj de la urboj kaj provincoj Changchun, Heilongjiang, Jiangsu, Shandong, Ŝanhajo, Xi'an, Yunnan, kaj Zhejiang. Ankaŭ Gong Xiaofeng, vicprezidanto de ILEI, sendis gratulan mesaĝon nome de la instruista ligo.


    Estis ankaŭ tre interesa programero: kelkaj libroj konservitaj de Liu Ling estis aŭkcie forvenditaj. En la ekscita etoso amuza aŭkcio okazis inter la ĉeestantoj, kaj fine la kosto de la libroj facile centobliĝis kompare kun la origina prezo.


    La partoprenantoj de la ceremonio, kiaj aliaj veteranoj kaj amikoj de Liu Ling sinsekve faris emociajn parolojn. Yu Jianchao, prezidanto de la pekina asocio, faris sian prelegeton, kiu lerte kunfandis la dankon al la kontribuo de la naŭdekjara esperantisto kaj prospektivon de realigota plano de la asocio por antaŭenpuŝi la movadon. 


    Liu Ling la lasta faris prelegon, kaj diris, ke li tre fieras ke dum sia ĝisnuna vivo li neniam forlasis Esperanton, kaj ke li eĉ nun povas rememori la kanton pri la Verda Flago faritan en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento. Li diris, ke Esperanto estas taŭga ponto por komunikado de popolanoj, kaj ke la internacia lingvo certe povos ludi pli grandan rolon en tiu ĉi kampo inter gejunuloj.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments