El Popola Ĉinio>头条新闻>

En senkasista vendejo de Suning nun eblas pagi per vizaĝ-rekono

| 2017-08-30
Bookmark and Share


   En la butikum-centro Suning en Xuzhuang de la urbo Nankino, orienta Ĉinio, malfermiĝis senkasista vendejo "Biu" pri sportaĵoj de la ĉina kompanio Suning, kie oni povas pagi per vizaĝ-rekono.  En la 4-a jarkvarono de tiu ĉi jaro malfermiĝos aliaj 3 tiaj vendejoj. 


    Diference de Amazon Go kaj Tao-kafejo, en la senkasista vendejo de Suning komputila sistemo povas rekoni konsumantojn per iliaj vizaĝoj. Kompreneble antaŭ la unuafoja eniro oni devas instali la aplikaĵon FinanceSN en sia poŝtelefono kaj per ĝi registri sian vizaĝon.



    Oni ne bezonas atendi en pag-vico aŭ eĉ ne bezonas momenton halti. La sistemo de Suning aŭtomate rekonas konsumantojn, tiel ke ili povas simple plenumi sian pagon per piedirado tra la pag-vojo en normala rapido. Joshua Xiang, plenuma vicprezidanto de la kompanio Suning pri informa teknologio, diris ke la sukcesa pago ŝuldiĝas al la anticipa vizaĝ-registro, kaj ke unue retkamerao rekonas la vizaĝon de konsumanto kaj inteligenta teknologio ties aĉetaĵojn, tiel ke la kosto estas subtrahita el la konto ligita kun la koncerna vizaĝo. Tiel la butikumado finiĝis simple kaj oportune.    

 

    Krome, la senkasista vendejo de Suning oportunigas sian detalan administradon utiligante grandan datumaron.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments