El Popola Ĉinio>头条新闻>

Patrino-riveroj de BRICS-landoj

| 2017-08-30
Bookmark and Share

   Ĉiu membrolando de BRICS-landoj havas sian patrino-riveron: ĉina Flava Rivero, rusa Volgo, brazila Amazono, sud-afrika Oranĝo kaj hindia Gango. Ili nutras la teron kaj sian idaron kaj generas civilizacion. Ili, kun longa historio, ĉiam viglos. 



   Jen la malsekeja naturrezervejo de la Flava Rivero en Henan. (foto el Xiaohan-retejo). La Flava Rivero kun la formo "几" kaj longeco de 5 464 kilometroj estas la 5-a plej granda rivero en la mondo kaj la 2-a en Ĉinio. Ĝi fontas el Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj fluas orienten al Bohai-maro tra 9 provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, inkluzive de Qinghai, Sichuan, Gansu, Ningxia, Interna Mongolio, Shaanxi, Shanxi, Henan kaj Shandong. Ĝi estas unu el la ĉefaj fontoj de la ĉina civilizacio kaj patrino-rivero de Ĉinio. 



   Jen maljunulo fiŝhokanta ĉe bordo de la rivero Volgo en Kazano de Rusio, fotita de raportisto de la Xinhua-a Novaĵagentejo en la 25-a de julio 2017. La rivero Volgo en sudokcidenta Rusio havas longecon de 3 690 kilometroj. Ĝi, la plej longa rivero en Eŭropo, originas el ebenaĵo de orienta Eŭropo kaj fluas al Kaspio. La rivero havas gravan rolon por la nacia ekonomio de Rusio kaj popola vivo de la lando, kaj pro tio estas nomita patrino-rivero de Rusio. 



   Jen Augrabies-akvofalo de la rivero Oranĝo, en Sud-Afriko, fotita de Corean Coze la 22-an de marto 2014. La rivero Oranĝo, longa je 2 160 kilometroj, originas el Lesota Altebenaĵo kaj fluas Atlantiken tra Sud-Afriko kaj aliaj landoj. Ĝi estas nomita patrino-rivero de Sud-Afriko. 



   Jen maljunulo remanta sur la rivero Amazono en la urbo Manaus de Brazilo, fotita de Li Ming, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo en la 29-a de junio 2017. La rivero Amazono en norda Sud-Ameriko originas el la meza sekcio de la montaro Andoj kaj fluas Atlantiken. Ĝi, kun longeco de pli ol 6 000 kilometroj, estas la plej grandflukvanta kaj plej vastbasenarea rivero en la mondo. La rivero, kies plej granda parto troviĝas en Brazilo, fluas tra multaj landoj de Sud-Ameriko kaj estas nomita de brazilanoj patrino-rivero. 



   Jen turistoj sur la rivero Gango en Varanasio de Hindio, fotita de Zheng Huansong, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo en la 17-a de aprilo 2013. La rivero Gango, kun longeco de 2 700 kilometroj, originas el montpiedo sude de Himalajo kaj fluas al la Golfo de Bengalo. La baseno de Gango estas unu el la fontoj de hindia civilizacio, kaj ankaŭ la "sankta rivero" de Hindio kaj ĝia patrino-rivero. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments