El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj BRICS-landoj

| 2017-08-30
Bookmark and Share


   Inter la 3a kaj 5a de septembro en Xiamen de Fujian-provinco de Ĉinio okazos la Naŭa Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj. Kiel prezidanto de gastiglando, ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos ĉi-jaran renkontiĝon.



   Ekde 2013 prezidanto Xi kvarfoje ĉeestis renkontiĝojn de BRICS-landoj, kaj multfoje esprimis siajn opiniojn pri kunlaboro kaj disvolvado de BRICS-landoj. Li emfazis, ke oni devas aldoni novan vivforton al kunlaboro de BRICS-landoj kaj daŭre esti gvidisto por puŝi disvolvadon de la tuta mondo.


    1. Novaj ekonomioj


    La 5an de septembro 2013 Xi Jinping diris en Neoficiala Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj en Sankt-Peterburgo de Rusio, ke BRICS-landoj devas altigi reprezentecon kaj parolrajton de novaj ekonomioj en tutmonda ekonomia regado, antaŭenigi la efektivigon de la decido de la Internacia Mona Fonduso pri reformo de kvoto kaj ellabori novan formulon de kvoto, kiu povas speguli la gravecon de la ekonomia totalo de ĉiuj landoj en la monda ekonomio.


    2. Internaciaj rilatoj


    La 15an de julio 2014 prezidanto Xi diris en la Sesa Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj en Fortalezo de Brazilo, ke BRICS-landoj kune eligas sonon kaj kontribuas por puŝi kreskon de monda ekonomio, plibonigi mondan ekonomian regadon kaj antaŭenigi demokratiiĝon de la internaciaj rilatoj, kaj fariĝis gravaj fortoj en internaciaj rilatoj kaj pozitivaj konstruantoj en la internacia sistemo.


    3. Kunlaboro inter BRICS-landoj


    La 15an de novembro 2014, prezidanto Xi diris en Neoficiala Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj en Brisbano de Aŭstralio, ke kunlaboro inter BRICS-landoj devas esti puŝita de politiko kaj ekonomio. Ĝi devas esti kaj motoro de la monda ekonomia movforto kaj ŝildo de internacia paco, por profundigi kunordigon kaj kunlaboron en la kampo de internacia politiko kaj sekureco, kaj defendi internacian justecon.


    4. Venko de la Dua Mondmilito


    La 9an de julio 2015 prezidanto Xi diris en la Sepa Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj, ke forgesi historion signifas perfidon. BRICS-landoj devas kune kun aliaj landoj kaj popoloj, kiuj amas pacon, firme oponi intencon kaj agadon, kiuj neas kaj distordas la historion de la Dua Mondmilito, kaj kune konservi la fruktojn de la venko de la Dua Mondmilito kaj internacian justecon.


    5. Inkluziveco kaj kungajno


    La 7an de julio 2017, prezidanto Xi diris en Neoficiala Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj en Hamburgo, ke oni devas senŝancele disvolvi malferman mondan ekonomion, konservi plurflankan komerc-sistemon, antaŭenpuŝi ekonomian tutmondiĝon al malfermo, inkluziveco, reciprokprofito kaj kungajno, por ke ĉiuj popoloj dividu la fruktojn de ekonomiaj kresko kaj tutmondiĝo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments