El Popola Ĉinio>头条新闻>

Supersona trajno ne estos scienca fikcio

| 2017-09-01
Bookmark and Share



    La 30an de aŭgusto raportisto informiĝis de Ĉina Internacia Aerospaca Forumo, ke Ĉina Aerospaca Scienc-Industria Kompanio esploras grandrapidegan trajnon kun maksimuma rapido de 4,000 kilometroj hore.


Kiom da rapideco?


    Kompare kun tradicia grandrapida trajno, la rapido de grandrapidega trajno dekobliĝos, kaj kompare kun civila aviadilo, ĝia rapido estos kvinoble pli granda.


    Nun kvin horoj per trajno estas necesaj por la distanco de 1,152 kilometroj inter Pekino kaj Wuhan. Per grandrapidega trajno sufiĉus nur 30 minutoj.


    Kaj per tiu trajno oni atingos Tianjin el Pekino je tri minutoj, kaj malpli ol 20 minutoj de Pekino al Ŝanhajo.


Kiel fari tion?


    La grandrapidega trajno estos efektivigita, ĉar malalt-vakua medio kaj supersona strukturo povas malkreskigi aeran reziston kaj magnetlevo povas redukti reziston de froto. 


    Se la dezajno estos plenumita, ĝi ŝanĝos nian veturmanieron. Estos formita unuhora ekonomia rondo de superurboj, kio povas puŝi la mondan ekonomion al grandrapidega trako.


Nova nomkarto


    Tri kompanioj publike anoncis, ke ili esploras transport-sistemon kun la rapido de pli ol mil kilometroj hore. Ili estas la kompanioj HTT kaj Hyperloop One el Usono kaj Ĉina Aerospaca Scienc-Industria Kompanio. 


    Se Ĉinio fabrikos trajnojn kun la maksimuma rapido de 1,000, 2,000 kaj 4,000 kilometroj hore unu post alia, la trajno-projekto fariĝos nova nomkarto de Ĉinio post aerospaco, grandrapida trajno kaj nuklea elektro. 


    Teknikisto el la ĉina kompanio diris, ke la projekto estas demonstrata, tamen estos longa vojo al ĝia reala funkcio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments