El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xiamen: de fiŝista vilaĝeto al internacia haveno

| 2017-09-01
Bookmark and Share


    La urbo Xiamen situas en la sudorienta parto de la provinco Fujian kaj estas marborda urbo de Ĉinio. Ĝi ankaŭ estas unu el la kvar specialaj ekonomiaj zonoj de la lando, kiuj la unua efektivigis la politikon de pordomalfermo. 


    En la fino de Ming-dinastio (1368-1644) Xiamen estis nur malgranda fiŝista vilaĝo. La vilaĝo iom post iom fariĝis milita haveno kaj komerca haveno, kaj hodiaŭ ĝi estas granda internacia haveno. La rapida evoluo de Xiamen estas miniaturo de reformo, pordomalfermo kaj internaciiĝo de Ĉinio.



    Neniu homo troveblas ĉe mastruma platformo sur la kajo Yuanhai de Xiamen. Grandega robota brako pendigas kelkajn tunojn da pezaj konteneroj kaj malrapide metas ilin sur iun aŭtomate navigatan aŭton, kies radoj estas simile altaj kiel homa staturo. Post surteriĝo de la konteneroj la aŭtomate navigata aŭto transportas ilin al la malŝarĝejo laŭ la anticipe planita itinero.


    La kajo Yuanhai en la distrikto Haicang, Xiamen, estas la unua plene aŭtomatigita kajo kun novaj teknikoj kaj ekipaĵoj kiel nub-komputado, aŭtomata navigado, inteligenta identigo, aŭtomata ekipaĵo, movaparato elektre funkciigita de litia pilo ktp. 



    Laŭ Chen Yipeng, vicĝenerala direktoro de la mastruma kompanio de la kontenera kajo Yuanhai, la kajo malkreskigis emisi-kvanton de karbona dioksido je 20% kaj ŝparis rektajn kostojn je pli ol 20% kompare kun tradiciaj konteneraj kajoj. 


    En tiu ĉi kajo, kiu estis finkonstruita en marto 2016, kolektiĝas kargoŝipoj el diversaj partoj de la mondo. Ĝi fariĝis ankaŭ nova fokuso en la disvolviĝo de la haveno Xiamen. La ŝiptransportado estas unu el la plej disvolviĝantaj industrioj de Xiamen, kaj en 2016 produktis valoron de pli ol cent miliardoj da juanoj fariĝante unu el la kvin industrioj, kiuj produktis tiom da valoro.


    La haveno Xiamen apartenas al unu el la kvar plej gravaj centroj por internacia ŝiptransportado en Ĉinio. Ĝi havas 143 itinerojn respektive al Norda Ameriko, Eŭropo, Sudorienta Azio kaj Nordorienta Azio. En 2016 la kvanto de la konteneroj tie traktitaj estis 9.614 milionoj da 20-futaj normaj konteneroj, kaj la haveno okupis la 15-an lokon en la tuta mondo. 


    Kun la senĉesa pliprofundiĝo de la BRICS-partnereco la komerco inter Xiamen kaj BRICS-landoj ankaŭ rapide kreskas, tiel ke la komerca sumo en la periodo de la 12-a Kvin-jara Plano averaĝe kreskis je 9.7% ĉiujare. Laŭ datumoj de la dogano, en la unua jarkvarono Xiamen importis el BRICS-landoj varojn, kies totala valoro egalas al 7.18 miliardoj da juanoj kaj kreskis 1.1-oble kompare kun la sama periodo en 2016.


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat






Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments