El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu BRICS povas profitigi la tutan mondon?

| 2017-09-04
Bookmark and Share


    Posttagmeze de la 3-a de septembro, en Xiamen de Ĉinio, inaŭguriĝis la 9-a Pintkunveno de BRICS-landoj. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faris parolon en la inaŭguro de la Industria kaj Komerca Forumo de BRICS-landoj. Konsiderante el la tuta mondo, li difinis la pintkunvenon kiel ŝlosilan punkton kiu kunligas la pasintecon kaj estontecon de la kunlaborado inter BRICS-landoj. Li diris ankaŭ, ke oni devas klopodi por kreskigi la ekonomion de la mondo.


    Kunfandiĝo negoca kaj investa


    Laŭ la statistiko de koncernaj organizoj, pasintjare la detala enspezo de la 5 BRICS-landoj en interreto atingis 876.1 miliardojn da usonaj dolaroj, dum la translanda interreta negocado atingis 92 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio okupas grandan parton de la internacia elektronika komerco, kaj la kresko estas rapida.


    Krom la elektronika komerco, en la pasintaj 10 jaroj, la ekonomio de BRICS-landoj pli kaj pli multe kreskis: la proporcio de la ekonomia agregaĵo de BRICS-landoj rilate al la tuta mondo altiĝis de 12% ĝis 23%; tiu de la totala kvanto de negocoj de 11% ĝis 16%; kaj tiu de investoj al fremdaj landoj de 7% ĝis 12%.


    Novaĵoj pri Nova Disvolva Banko


    La 17-an de aŭgusto en Johanesburgo, Sud-Afriko, stariĝis la unua regiona centro de la Nova Disvolva Banko. Sud-afrika prezidento Jacob Zuma, diris en sia salutparolo, ke tio atestas ke la kunlaboroj inter BRICS-landoj kaj la Nova Disvolva Banko profitigas ne nur BRICS-landojn mem, sed ankaŭ tutan Afrikon kaj ĉiujn disvolviĝantajn landojn.


    Paulo Nogueira Batista Jr., vicestro de la supremenciita banko, diris ke laŭ la "Nova" eco, la Nova Disvolva Banko celas fari ion novan:"ni ne diktos siajn ordonojn al tiuj landoj kiuj bezonas pruntepreni monon, ni respektos ilin kaj atentos starigon de egalaj rilatoj kun ili."


    Novaj kreskoj en pragmata kunlaborado


    La strukturo de la monda ekonomio spertas profundan transformiĝon, velkas bezono de internacia merkato kaj akumuliĝas financaj riskoj, ankaŭ ŝanĝiĝas la tradiciaj ekonomiaj avantaĝoj de BRICS-landoj. Do, kiel trovi novan vojon?


    "La ŝlosilo ekzistas en novigo de maniero por ekonomia kreskado, reformigo kaj altigo de relativa avantaĝo, kaj disvolvado de potencialoj por kreskado mez- kaj longtempa," Zhang Jianping, vicdirektoro de la akademia komitato de la Ĉina Instituto de Internacia Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro sub la Ministerio de Komerco de Ĉinio, tiel diris: "Ekzemple, kune fari inteligentan fabrikadon aŭ elektronikan komercadon. En tiuj kreivaj kampoj, BRICS-landoj povas trovi novan kreskadon per profundigo de pragmata kunlaboro, reciproke kompletigi kaj profiti, por realigi kreskadon kun pli alta kvalito."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments