El Popola Ĉinio>头条新闻>

Universitato en Pekino: registriĝo de novaj studentoj per vizaĝ-rekono

| 2017-09-05
Bookmark and Share


En la 3-a de septembro, en la pensiono de la Pekina Normala Universitato nova studentino submetis sin al la datumkolektado de la vizaĝ-rekona sistemo, tiel ke de tiam ŝi povu eniri en la loĝejon per vizaĝ-rekono. 


   En la 3-a de septembro la Pekina Normala Universitato bonvenigis 2626 novajn studentojn. La plej granda altiraĵo de la universitato ĉi-jare estis la registriĝo de la novaj studentoj per vizaĝ-rekono.  


    Estas instalitaj du vizaĝ-rekonaj ekipaĵoj en la placo antaŭ la ĉefa konstruaĵo de la universitato kaj la maŝinoj altiris multajn studentojn. Nur starante antaŭ la maŝino dum du sekundoj vi povas fini vian registriĝon, se la datumoj de via vizaĝo respondas al tiuj en la sistemo. 


    Dum la vizaĝ-rekono aŭtomate kreiĝas unu foto, sur kiu aperas la nomo de la studento, ties studenta numero kaj fakultato, la frazo "memore al la registriĝo de la nova studento en la 3-a de septembro 2017" kaj la akvomarko de la universitato por kapti kaj konservi la gravan momenton. La elektronika versio de la foto estas realtempe sendata al la konto de la koncerna studento en WeChat, fama servo de ĉina socia retejo. Tiel la studentoj povas konservi aŭ transsendi sian foton al geamikoj kaj familianoj. La universitato senpage ofertas paperojn sur kiuj la studentoj povas printi sian foton.


    Ankaŭ la enirejo de la studentaj pensionoj en tiu ĉi universitato estas ekipita per la vizaĝ-rekona sistemo, tiel ke post la sukcesa kolekto de vizaĝ-datumoj ĉe la registriĝo la studentoj povas eniri sian studentan loĝejon per vizaĝ-rekono.


    En 2017 ĉiuj 19 konstruaĵoj de la studentaj pensionoj adoptis la vizaĝ-rekonan sistemon kun entute 44 pendigitaj kontrol-maŝinoj. Ankaŭ interne de la konstruaĵoj estas kameraoj kiuj povas fari duafojajn rekonojn kaj atentigas la administrantojn de la pensiono, se la vizaĝoj de eksteruloj estas rimarkitaj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments