Kio estas la strategio de "kvar plenampleksecoj"?

| 2017-09-05
Bookmark and Share


   La strategio de "kvar plenampleksecoj" estis unuafoje prezentita de Xi Jinping dum lia inspektado en la provinco Jiangsu en decembro 2014. La strategio alvokas al plenampleksa konstruado de modere prospera socio, plenampleksa strebado al profundigita reformo, plenampleksa efektivigo de laŭjura regado kaj plenampleksa plenumado de strikta Partia disciplino. 


    Tiuj kvar komponantoj de la strategio reciproke plifortigas unu la alian. La plenampleksa konstruado de modere prospera socio estas la ĝenerala celo difinita de la Komunista Partio de Ĉinio en ĝia 18-a Tutlanda Kongreso. La plenampleksa strebado al profundigita reformo kaj la plenampleksa efektivigo de laŭjura regado funkcias unu apud la alia kiel la du flugiloj de birdo aŭ la du radoj de ĉaro por glate antaŭenigi la realigon de la ĝenerala celo. La plenampleksa plenumado de strikta Partia disciplino servas por certigi progreson en ĉiuj kampoj. La strategio provizas la novan centran gvidantaron de Ĉinio per ĝenerala kadro por ilia praktikado de regado.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments