El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hidroelektrejo de Rusio investita de banko de BRICS-landoj

| 2017-09-06
Bookmark and Share

La 15-an de aŭgusto, laboristoj laborantaj en la konstruejo de la hidroelektrejo en Karelio


    En la lasta tagdeko de aŭgusto en konstruejo ĉe Kime-rivero de Karelio, Rusio, fosmaŝinoj kaj vojruliloj iris kaj reiris, kaj dekoj da laboristoj intense kaj bonorde laboris ĉe fundamento de hidroelektrejo, ĝiaj akvoeniga kluzpordo kaj aliaj zonoj.


   Tie estas konstruejo de Beloporozhskaya-hidroelektrejoj 1 kaj 2, la unua projekto en Rusio financata de la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj. La projekto, kun la instalita kapacito je 50 megavatoj, estis ekkonstruita en la 11-a de oktobro 2016 kaj laŭplane estos finkonstruita en la fino de 2019.  


La 15-an de aŭgusto, laboristoj laborantaj en la konstruejo de la hidroelektrejo en Karelio


    Por la projekto oni investis entute 11,8 miliardojn da rubloj (ĉirkaŭ 200 milionoj da usonaj dolaroj), el kiuj 100 milionoj da usonaj dolaroj estas el la banko de BRICS-landoj kaj la aliaj el Rusa Fonduso de Rekta Investo, Ĉina Energia Inĝenierada Korporacio kaj aliaj kompanioj.  


    Por Karelio, al kiu mankas elektro, la hidroelektrejo sendube feliĉigos tieajn loĝantojn. Vinogradov, rusa respondeculo pri la konstruado de la hidroelektrejo, diris, ke nuntempe la kvanto de elektro produktita en Karelio povas kontentigi nur 60% de postuloj de la loĝantoj, kaj la loka registaro penadas por konstrui centralojn por solvi la problemon. Post finkonstruiĝo de la hidroelektrejo la kapablo de elektroproduktado altiĝos je 4%.   


    Tiu projekto kreis pli ol 400 laborpostenojn kaj allogis laborfortojn el diversaj lokoj de la urbo. "La konstruado de la hidroelektrejo estas tre utila por kreskigi lokan ekonomion. La laboristoj, kiuj partoprenas en la konstruado, venas el diversaj lokoj, kaj tio grandigis lokan dungitecon." Tion diris Artur Parfinkov, ĉefo de Karelio. 


La 15-an de aŭgusto, laboristoj laborantaj en la konstruejo de la hidroelektrejo en Karelio


    En julio 2015 en Ŝanhajo oficiale ekfunkciis la Nova Disvolva Banko de BRICS-landoj, kune fondita de Ĉinio, Rusio, Brazilo, Hindio kaj Sud-Afriko. Ĝi, kun iniciat-kapitalo de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, servas ĉefe por projektoj pri infrastruktura konstruado kaj daŭripova disvolvado. Leslie Maasdorp, vic-prezidanto de la banko, diris, ke en 2016 la banko donis investojn por 5 projektoj de la kvin membrolandoj de BRICS, kaj ĉi-jare ĝi investos en 10-15 projektoj.


Redaktoro: Niu Xueqin 



Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments