El Popola Ĉinio>头条新闻>

Saihanba, arbarkulturejo kaj la naturo

| 2017-09-06
Bookmark and Share

   Saihanba situas ĉe la limo inter la provincoj Hebei kaj Interna Mongolio de Ĉinio. La distanco inter ĝi kaj Pekino estas pli ol 400 kilometroj. La loko plenas de densa arbaro, riĉas je akvo kaj herboj, kaj multaj sovaĝaj bestoj vivas tie. Nun Saihanba estas arbarkulturejo de Hebei.


(Fotita de Fang Shuo)   


(Fotita de Duan Wei)


    "Saihan" signifas belecon en la mongola lingvo, kaj "ba" estas la hana vorto por monto. Somere, en Saihanba videblas senlima arbaro en hela kaj malhela verdo, kaj sovaĝaj floroj pompas antaŭ la okuloj de homoj.


(Foto donita de Saihanba-arbarkulturejo) 


 (Fotita de Fang Shuo)


    Dum 53 jaroj, de 1863 ĝis 1916, oni forhakadis arbojn de Saihanba. La primitivaj arbaro, herbejo kaj riveroj fariĝis sablejoj.


 (Fotita de Wang Yuncong) 


 (Fotita de Fang Shuo)


    En 1961, ĉina registaro decidis fondi arbarkulturejon por restarigi tiean vegetalaron. La oficiala stariĝo de la arbarkulturejo Saihanba signifas la komencon de homforta plantado de arboj, tio estas ankaŭ la unua paĝo de la rakonto pri kunvivo de lokanoj kaj la naturo.


 (Foto donita de Saihanba-arbarkulturejo) 


 (Foto donita de Saihanba-arbarkulturejo)


    Utiligo de sciencaj teknikoj funkcias kiel grava garantio al la rebonigo de la medio por laboristoj en Saihanba. Ekde 1962, post kiam ili komencis provadon, multaj sukcesoj estis akiritaj en teknologia novigo kaj arba kreskigo.


 (Fotita de Wang Yuncong) 


 (Fotita de Duan Wei) 


 (Fotita de Duan Wei)


    La kulturado de arboj kreis multajn laborpostenojn por lokanoj, kaj disvolvigis en ĉirkaŭaj regionoj vilaĝan turismon, bredadon, metiartaĵan faradon, transportadon kaj aliajn industriojn. Ĉiujare tiaj industrioj profitigas lokanojn je pli ol 600 milionoj da juanoj, kiel nova vojo por riĉigo.


 (Fotita de Duan Wei) 


 (Foto donita de Saihanba-arbarkulturejo)  


    Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, emfazis: "Ni devas havi la koncepton de ekologia civilizacio pri respekti la naturon, agi konforme al ĝi kaj protekti ĝin, konsideri la konstruadon de ekologia civilizacio kiel la ĉefan punkton de la laboroj kaj klopodi por konstrui belan Ĉinion kaj efektivigi la eternan evoluon de la ĉina nacio. "


 (Fotita de Wang Yuncong) 


 (Fotita de Wang Yuncong)


    Nun, Saihanba jam fariĝis la plej granda homkulturita arbaro en la mondo.


(Fotita de Fang Shuo) 


 (Fotita de Fang Shuo)  


(Foto donita de Saihanba-arbarkulturejo)


    En Saihanba, "entrepreno" havas alian signifon ol tiu de ekstera mondo. En la ideo de ordinaruloj, "entrepreni" egalas al "mongajni" kaj "profiti", sed, por la laborantoj de Saihanba, "entrepreni" estas flegi, gardi kaj prizorgi arbojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments