El Popola Ĉinio>头条新闻>

Huangling-vilaĝo de la gubernio Wuyuan, la plej bela loko por filmado en kaj ekster Ĉinio

| 2017-09-07
Bookmark and Share



    "Fokuso pri Ĉinio", programero de la 74-a Venecia Internacia Film-festivalo, komentis, ke Huangling-vilaĝo de la gubernio Wuyuan de Jiangxi-provinco en orienta Ĉinio estas "la plej bela loko por filmado en kaj ekster Ĉinio". Kaj ĉinaj kaj fremdlandaj filmistoj laŭdas ĝian unikan pejzaĝon, kiun kreas la subsuna sekigado de diverskoloraj rikoltaĵoj de la aŭtuno, kaj Hui-stilan kulturon. 



    Huangling-vilaĝo estas la origina loko de la kulturo de la subsuna sekigado de diverskoloraj rikoltaĵoj de la aŭtuno. Centoj da antikvaj Hui-stilaj domoj staras laŭvice sur la deklivo kun la alteco de 100 metroj. Ĉiam kiam la suno leviĝas, la sunlumo falas sur la riĉajn rikoltaĵojn en la rondaj ujoj, kiuj estas sur multjare starantaj muroj el tradicie faritaj brikoj kaj framoj por sunumado, kaj tiu sceno fariĝis unika pejzaĝo en la tuta mondo kaj la plej bela signo de Ĉinio. Wu Xiangyang, prezidanto de la estraro de la Huangling-a Pejzaĝejo, diris, ke ekde la stariĝo de la pejzaĝejo oni celas fari ĝin la plej bona folklora vilaĝo por filmado kaj ĝis nun oni jam filmis ĉi tie pli ol 10 filmojn.







    Marion, reĝisoro pri specialaj efektoj de multaj popularaj holivudaj filmoj inkluzive de Fast and Furious, iam tie filmis kaj multe laŭdis la lokon.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments