La strategia rolo de BRICS

| 2017-09-08
Bookmark and Share

de Rafael Henrique Zerbetto


    Al BRICS apartenas kelkaj el la landoj kun plej grandaj teritorioj, loĝantaroj kaj malnetaj enlandaj produktoj. Tio certe donas al tiuj landoj gravecon en internacia scenejo. Brazilo, Rusio kaj Ĉinio estas inter la dek plej gravaj petrolproduktantoj en la mondo, dum Sudafriko, Ĉinio kaj Rusio estas inter la monde plej gravaj produktantoj de oro. Aliflanke, en BRICS-landoj ankoraŭ abundas tipaj problemoj de malriĉaj landoj, kiel malriĉeco, manko de infrastrukturoj kaj malbona distribuado de la mono inter la civitanoj. Kiel alfronti tiujn gravajn defiojn?



    Forigo de malriĉeco


    Brazilo faris la plej laŭdindan laboron en tiu kampo: la programo Familia Stipendio, kiu konsistas en pago de monsumo al malriĉaj familioj por ke ili havu minimumon por baza vivtenado estas nuntempe imitata de multaj landoj tra la mondo kaj estas rekomendata de UN al aliaj disvolviĝantaj landoj. Tiu programo devigas la familiojn sendi infanojn al lernejoj, inter aliaj aferoj. Cetere en Brazilo ekzistas senpaga disdonado de manĝoj al studentoj de publikaj lernejoj, tiel ke malriĉegaj infanoj almenaŭ en lernejo ricevas manĝojn.


    Ĉinio ankaŭ havas imitindajn iniciatojn en tiu kampo, kiel konstrui infrastrukturojn kaj allogi entreprenojn al malriĉaj regionoj kaj stimuli turismon en malriĉaj vilaĝoj kiel maniero venigi pli da mono al lokanoj. Ambaŭ landoj sukcesis eltiri milionojn da homoj el malriĉeco, sed dum la lasta jaro malriĉeco plivastiĝis en Brazilo rezulte de la drasta reduktiado de registaraj elspezoj pri sociaj programoj kaj kresko de senlaboreco. Tio montras ke por forigi malriĉecon estas necesa longdaŭra strategio, kiu devas esti rigore plenumita.


    Mi esperas ke BRICS-landoj kapablos ne nur kotraŭbatali malriĉecon, sed ankaŭ kunlabori kun aliaj sudaj landoj en tutmonda agado por forigo de malsato kaj malriĉeco.


    Financoj



    Nia monda financa sistemo estas kaduka kaj bezonas renovigon. BRICS estigis kelkajn interesajn proponojn tiurilate. La plej grava estas la estigo de alternativo al Swift-sistemo por internaciaj bankaj ĝiroj, kiu igis usonan dolaron la internacia monunuo.


    Usono spionis brazilajn entreprenojn en 2013, kaj dum la sekvaj jaroj brazilaj prokuroroj revenintaj el kurso en Usono estigis procesojn pri koruptado kontraŭ grandaj brazilaj firmaoj pri aviado, konstruado kaj nafto. Ili diskonigis informojn pri monĝiroj de tiuj firmaoj al eksterlando kaj tiel usona justico tuj eniris en la kazo, ĉar uzo de usona dolaro por krimo estas punenda laŭ usonaj leĝoj, kaj tiuj brazilaj firmaoj, tiam la ĉefaj konkurantoj de usonaj firmaoj, ricevus altegajn monpunojn. Por redukti la monpunon la firmaoj subskribis interkonsenton kun usona justico, kiu donas al usonaj advokatoj la rajton partopreni en strategiaj decidoj de tiuj firmaoj kaj eĉ vetoi decidon de la konsilantaro, sub la pretekso de kontraŭbatalo al koruptado.


    Tio evidentigas la danĝeron esti dependa de Swift-sistemo por internaciaj monĝiroj: ĝi ne nur donas al Usono la rajton bloki internaciajn ĝirojn, kiuj estas farataj per usona mono, sed ankaŭ devigas al fremdaj firmaoj submetiĝi al usonaj leĝoj kaj ebligas al Usono influi la strategiojn de tiuj firmaoj. Alternativo al Swift-sistemo estas nepra por garantii al BRICS aŭtonomecon kaj soverenecon en sia internacia strategio.


    Alia grava kunlaboro inter BRICS-landoj en financa flanko estas la Nova Banko por Disvolviĝo, ankaŭ konata kiel BRICS-banko. Unuflanke ĝi funkcias kiel alternativo al Internacia Monfonduso por financado de infrastrukturaj projektoj, aliflanke ĝia kapitalo altigis la monsumon disponeblan por financado de gravaj infrastrukturaj projektoj, kiujn ĉiuj sudaj landoj ege bezonas por disvolviĝi.


    Scienco, teknologio kaj novigo



    BRICS-landoj havas altnivelajn universitatojn kaj sciencistojn, kiuj povas profundigi kunlaborojn en diversaj kampoj kaj kontribui por la teknologia evoluigo de BRICS. En nuna epoko ĉiu lando disvolvas sian specifan teknologion, laŭ specifa kunteksto, tiel ke scienca interŝanĝo inter BRICS-landoj estas grava kaj por garantii ke ĉina trajno estas taŭga por rusa fervojo, kaj por kunigi fortojn en disvolvado de altnivela teknologio, el kiu ĉiuj povos profiti.


    Brazilo kaj Ĉinio delonge kunlaboras en pluraj kampoj, kaj mi substrekas la partnerecon inter tiuj landoj pri la satelitoj CBRS (Ĉin-Brazila Esplora Satelito), kiu multe kontribuis por la teknologia disvolvado de ambaŭ landoj. Antaŭ multaj jaroj mi vizitis la Nacian Instituton pri Spaca Esplorado (INPE) en Brazilo kaj tiam vidis propraokule la sateliton CBRS-3. Espereble estonte multaj tiaj partnerecoj ekzistos inter ĉiuj BRICS-landoj, kiuj havas potencialon por estigi grandan reton de sciencaj institucioj tiom altnivela kiel tiuj troveblaj en disvolviĝintaj landoj.


    Atentiga afero ankaŭ estas tio, ke interŝanĝo de studentoj inter universitatoj de BRICS-landoj kaj vastaj stipendiprogramoj, ne nur por interŝanĝo de studentoj, sed ankaŭ por venigo de esploristoj kaj instruistoj el aliaj BRICS-landoj por interŝanĝi spertojn kaj instrui lingvojn estas nepraj aferoj por transiri kulturajn barojn kaj alproksimigi la popolojn de BRICS-landoj.


    Defendo 


    Tiu kampo estas speciale promesplena, ĉar por efektivigo de ampleksa strategio de BRICS la tuta grupo devas esti konscia pri tio, ke problemo en unu el tiuj landoj minacas la tutan strategion, sekve, BRICS-landoj devas ankaŭ kunlabori en milita kampo kaj tiel kreskigi sian defendokapablon. La plej baza kaj grava afero en tiu kampo, laŭ mi, estas estigo de traktato kiu devigos armeojn de ĉiuj BRICS-landoj militi kune kun armeo de BRICS-lando atakita de alia lando. Se BRICS-lando atakas alian landon, tamen, aliaj ne estas devigataj aliĝi. Landoj kun tiom granda loĝantaro kaj tiom vastaj teritorioj kune povas estigi fortan militan koalicion, kiu povos fariĝi same forta kiel NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizo) kaj tiel ekvilibrigi la militan potencon de la mondo.


    Unu el la temoj pri kiuj mi plej atentas rilate al BRICS estas tio, ke dum la lasta jardeko la usona politiko pri estigo kaj plifortigo de militbazoj en eksterlando ŝajnas al mi orientita al la celo ĉirkaŭi BRICS-landojn: en orienta Eŭropo, tre proksime de Rusio, malgraŭ la plendoj de rusa prezidento Vladimir Putin, en landoj najbaraj al Ĉinio kaj Barato, inkluzive de la misiloj THAAD en Korea Respubliko, malgraŭ la plendoj de Ĉinio kaj Rusio. Al Sudameriko, sub la preteksto kontraŭbatali drogojn, ankaŭ venas multaj usonaj soldatoj, kaj du jaroj post la anonco de la brazila registaro, en 2006, pri malkovro de grandaj naftorezervoj, usona mararmeo reaktivigis sian Kvaran Floton, kiu nun patrolas la maron inter Brazilo kaj Afriko.


    La brazila registaro havis planojn pri konstruado de atomaj submarŝipoj kaj modernigo de siaj armeoj por esti kapabla defendi sian suverenecon kaj patroli siajn landlimojn. En 2015 la brazila armeo ricevis la rusan armeon por komunaj ekzercoj en Amazonio, kaj en la sama jaro Ĉinio sin montris interesata pri simila aktivaĵo kun Brazilo. Nunaj gvidantoj de Brazilo, tamen, bremsis tiujn projektojn, negocas transdonon al Usono de la plej bona raketlanĉejo de la mondo (laŭ geografia situo), kaj invitis usonan armeon por operacio en Amazonio. Estonte, kiam la situacio en Brazilo normaliĝos, urĝos ke BRICS rapide efektivigu fortan militan kunlaboron por esti kapabla protekti siajn interesojn kaj havi kroman politikan kapitalon en internaciaj decidorganoj.


    En tiu kampo ankaŭ indas estigo de sekreta inteligenteca servo de BRICS-landoj, por interalie garantii la politikan stabilecon de siaj membrolandoj kaj la sekurecon de la popolo. Tiu sekreta servo devos estis kapabla kontroli de industria spionado ĝis agado de krimaj organizoj kaj terorismaj grupoj por protekti la popolon kaj la ekonomi-politikan sistemon de BRICS. Estus bona strategio instrui Esperanton al agentoj de tiu servo por ke ili uzu ĝin kiel komuna lingvo, ĉar neniu suspektus pri tia uzo de ĝi.


    Partopreno en Internaciaj decidorganoj



    Komuna politika strategio estas nepra por potenciigi la efikon de BRICS: ĝi devas fariĝi alianco por sukcesi maksimumigi sian influon en internacia politiko, kaj tio estas la plej grava kaj investinda strategio de BRICS. Antaŭ kelkaj jaroj BRICS-landoj komencis pledi por reformoj en la sistemoj de la Internacia Monfonduso kaj la Monda Banko, nuntempe nekongruaj kun la bezonoj kaj celoj de disvolviĝantaj landoj.


    Certe indas ampleksigi tiun aliancan agadon, tiel ke BRICS povos gvidi sudajn landojn en pledado por strukturaj reformoj en UN-sistemo kaj ankaŭ havi pli fortan voĉon en internaciaj forumoj. La ŝancoj kreotaj de tiu kunlaboro estas multaj, kaj la tuta mondo povos profiti de ili. BRICS estas nova vento en UN-sistemo, kaj kiel nura forta alianco de sudaj landoj, ĝi havas la devon antaŭenigi la politikan laboron necesan por forigo de malriĉeco, efektivigo de Post-2015-a agendo de UN kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de sudaj landoj.


Verkis Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments