El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bona perspektivo por Ĉinio transpasi meznivel-enspezan kaptilon

| 2017-09-11
Bookmark and Share


   Meznivel-enspeza kaptilo estas ofte vidata ekonomia fenomeno tutmonde. Kiel la plej granda evoluanta lando, Ĉinio klopodas teni sian ekonomion en mez-rapida kresko kaj iri al mez-alta. Internaciaj observantoj diris, ke pro ekonomiaj transformiĝo kaj altgradiĝo, altigo de kvalito kaj efiko, latenta forto kaj aliaj faktoroj, Ĉinio havas bonan perspektivon por transpasi meznivel-enspezan kaptilon.


    Defioj


   Zeng Zhihua, altranga ekonomikisto de la Monda Banko, diris al raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo, ke la koncepto pri meznivel-enspeza kaptilo estis iniciatita de la Monda Banko el la Raporto pri Orient-Azia Ekonomia Disvolvo, publikigita en 2006. 


    Laŭ la raporto, en la ondo de industriiĝo en la lasta periodo de la 20a jarcento, malmulte da meznivel-enspezaj ekonomioj enviciĝis al alt-enspezaj. Multaj landoj restis ekonomie stagnaj post periodo de altrapida kresko. Tiuj landoj povis konkuri nek kun malalt-enspezaj landoj en salajro nek kun riĉaj landoj en altteknikoj kaj moderna servo.


    Por transpasi la meznivel-enspezan kaptilon, evoluantaj landoj devas iom post iom liberigi sin el dependo de ekonomio stirata de malaltnivelaj kaj laborintensaj entreprenoj, novigi disvolvon, pliigi industrian aldonvaloron, disvolvi intelektan ekonomion por altigi labor-produktivecon kaj efektivigi longtempan ekonomian kreskon.


    Subtenoj


    En la pasintaj 40 jaroj, pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis el malriĉeco, kaj Ĉinio nuntempe batalas kontraŭ malriĉeco. Helen Clark, eksa administranto de UN pri Disvolva Programo, diris: "Liberigo el malriĉeco en Ĉinio altiras la atenton de la tuta mondo, kaj ĝia rapido estas senprecedenca!"



    Fakuloj diris, ke liberigo el malriĉeco en Ĉinio en la pasintaj jaroj estas kvazaŭ epiko, kaj ĝiaj rakontoj pri paŝo de meznivel-enspeza lando al alt-enspeza estos ankaŭ admirinda. Estas antaŭvideble, ke batalo kontraŭ malriĉeco certigos, ke ĉiuj malriĉaj regionoj kaj malriĉuloj povas eniri en amplekse kaj relative bonstatan socion en 2020. 


    Movforto


    Zeng diris, ke se Ĉinio kaptos la novan ondon de la Kvara Industria Revolucio, utiligos la ŝancojn alportatajn de Interreto kaj intelektaj teknikoj, esploros novajn kinetajn energiojn kaj efektivigos kreskon de kvanta al kvalita, ĝi povos sukcese transpasi la kaptilon.


    Dum la Forumo de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro, la rezulto de enketo por junuloj el 20 landoj montris, ke grandrapidaj fervojoj, interreta aĉeto, Alipay kaj kunluaj bicikloj fariĝis la "novaj kvar inventoj" de Ĉinio en la okuloj de eksterlandanoj loĝantaj en Ĉinio. La inventoj, kun la disvolva ideo de novigo, kunordigo, verdo, malfermo kaj kunhavigo, estas eksportataj eksterlanden, liveras "ĉinan dividendon" al la mondo kaj donas novajn ŝancojn por ekonomia disvolvo de Ĉinio mem.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments