El Popola Ĉinio>头条新闻>

En la Internacia Radio-Ekspozicio en Berlino el Ĉinio venis 30% da komercistoj de robotoj

| 2017-09-12
Bookmark and Share


   Laŭ informoj el la Internacia Radio-Ekspozicio en Berlino, en la ĉi-jara ekspozicio ĉirkaŭ 30% da komercistoj de robotoj venis el Ĉinio.


    Laŭ datumoj de la organizantoj la ĉi-jara ekspozicio altiris 1 805 komercistojn, inter kiuj 370 rilatas al robotaj produktaĵoj. Claudia Schüffner, proparolanto de la ekspozicio, diris, ke ĉirkaŭ 30% da ekspoziciantoj de robotoj venis el Ĉinio. 


    Ĉinaj kompanioj de robotoj estas elstaraj en la kampo de servo-robotoj. La roboto pri edukado de la kompanio Parternerx el Ŝanhajo okupas la gvidan pozicion en la mondo. La ĉefa respondeculo de la kompanio pri la marko diris, ke la ĉi-foja ekspozicio amplekse montris al la mondo la forton kaj la allogon de "Inteligenta Fabrikado de Ĉinio". Multaj ĉinaj kompanioj reale havas progresintan teknologion en la kampo de servo-robotoj kaj ili evoluigis multajn novajn produktojn kiuj reprezentas la plej ĝisdatan teknologion de diversaj kampoj. Kaj samtempe tiuj ĉinaj kompanioj estas jam firmdecidaj disvastigi ĉinajn markoproduktojn kaj teknologiojn en la mondo.    


    En la kampo de industriaj robotoj ĉinaj kompanioj kunlaboras kun fremdlandaj kompanioj, kaj la rapideco de la unuaj en lernado de progresinta teknologio de la duaj superis nian antaŭvidon. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments