La turoj en la templo Xingjiao

| 2017-09-13
Bookmark and Share


La turoj en la templo Xingjiao  
 


La turo de Xuanzang
 


La pordego de la templo Xingjiao


    La turoj en la templo Xingjiao estas unuj el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La turoj en la templo Xingjiao troviĝas en la urbeto Duqu de Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta parto de Ĉinio. La turoj, tre gravaj en la historio de la budhismo, estis tombejoj de ĉina budhisma majstro Xuanzang (600~664) kaj liaj du disĉiploj.

 

    La templo Xingjiao estas la plej grava budhisma Vijnanavada templo, kiu sidas vizaĝe al la sudo kaj havas ambaŭ turojn de sonoriloj kaj tamburoj en la du flankoj de la pordego ene. Tio funkcias kiel pilgrimejo por la budhistoj, kiuj venas al la templo por viziti kun respekto la heredaĵojn de la majstro Xuanzang, kaj la templo prezentas la disvolviĝon de la budhismo de post kiam la lasta venis al Chang'an (la antaŭa nomo de la urbo Xi'an kaj ĉefurbo de la dinastio Tang), kaj la influon de la religio al la korea duoinsulo.

 

    En la templo Xingjiao estas la tombeja turo de Xuanzang, kiu havas kvadratan formon kies baza rango havas la longeco de 5.2 metroj. Sen piedestalo, ĝi estis kontruita nur surtere kaj havas 5 etaĝojn kun la alteco de 21 metroj. Sur la turo ne estas bela dekoracio sed nur duonciklan pordon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments