El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 14-a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL kaj la 14-a Pintkunveno pri Komerco kaj Investado inter Ĉinio kaj ASOAL

| 2017-09-13
Bookmark and Share


    En la mateno de la 12-a de septembro, la 14-a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj la 14-a Pintkunveno pri Komerco kaj Investado inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj inaŭguriĝis en la urbo Nanning en suda Ĉinio. Ĉar tiu ĉi jaro estas la 50-jara jubileo de la fondiĝo de ASOAL kaj ankaŭ la jaro de kunlaboro en turismo inter Ĉinio kaj ASOAL, la ĉi-jara temo estas "kune konstrui la maran slikvojon de la 21-a jarcento kaj antaŭenpuŝi la ekonomian integriĝon de la regiono per turismo". 


    Ekde 2004 la ekspozicio kaj la pintkunveno jam sukcese okazis por 14 sinsekvaj jaroj. Ili ludas tre gravan rolon por servi al la konstruado de plialtgradigita liberkomerca zono de Ĉinio kaj ASOAL, antaŭenpuŝi la disvolviĝon de amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj ASOAL kaj krei ŝancojn por kunlaboroj de Ĉinio kaj ASOAL en komerco kaj kulturo. 


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



 


 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments