BRICS en fridujo

| 2017-09-14
Bookmark and Share



   Nekonata maljunulo vojaĝis sur azeno al nekonata regno, kaj tie li diskonigis al homoj pri sia elstara kapablo paroligi azenojn. Homoj ne kredis, sed li insistis en tio, ke azenoj kapablas paroli, tamen instrui ilin bezonas longan tempon, ĉar ili malrapidege lernas. Finfine la onidiroj pri maljunulo kiu sin taksas kapabla paroligi azenon alvenis al la reĝa palaco, kaj la reĝo, scivolema, invitis la maljunulon al sia palaco.


   Dum bankedo, la reĝo babilis kun la maljunulo, kiu postulis altan salajron, komfortan ĉambron en la palaco kaj edziĝon al unu el la plej belaj fraŭlinoj de la regno por paroligi azenon, tasko kiu postulas longegan tempon: nur post dek jaroj la azeno estus kapabla diri simplajn frazojn. La reĝo akceptis lian proponon sub la jena kondiĉo: kaze de sukceso, la maljunulo ricevos grandan orpremion, kaze de malsukceso, tamen, li estos mortigita.


    La maljunulo akceptis la kondiĉon, ricevis sian ĉambron en la palaco, edziĝis al bela fraŭlino kvardek-kelkjaroj pli juna ol li kaj diboĉe vivis elspezante sian altan salajron. Ĉiutage dum unu horo li restis antaŭ la azeno ripetante frazojn, por lernigi ĝin. Gardisto, scivolema pri tio,  pridemandis la maljunulon: “ĉu vi vere kredas, ke vi sukcesos paroligi la azenon? Ĉu vi ne timas esti mortpunita post dek jaroj?”. La maljunulo ridegis pro tiu naiva demando, kiun nur la junuloj povas fari, kaj klarigis al li: “mi estas jam maljuna, samkiel la reĝo kaj la azeno. Certe unu el ni mortos dum la sekvaj dek jaroj, tiel ke mi ne ricevos punon, do mi volas simple ĝui la vivon”.


    La supra rakonto estas fikcia, sed povas havi similaĵojn kun reala vivo. Se oni metos en kronologia ordo miajn verkojn aperigitajn en EPĈ-retejo, eblos facile konstati ke tuj post mia alveno en Ĉinio mi estis motivita verki pri la politika situacio de Brazilo, ĉar tie estis okazantaj aferoj bizaraj, super mia imagkapablo, kaj mi volis atentigi la mondon pri tio. Poste mi rimarkis ke tio estas senutila, oni nenion faras pri tio kaj la vivo sekvas: Brazilo revenis al la Monda Mapo pri Malsato, universitatoj fermiĝas, studentoj perdis siajn stipendiojn, sciencistoj amase migras eksterlanden kaj la registaro vendas niajn revojn kontraŭ prezoj tiom malaltaj, ke ne eblas kredi.


    Mi memoras pri alia rakonto, de antaŭ multaj jaroj: virino el Kongolando (Kinŝaso) vojaĝis al Brazilo por prelegi en internacia kongreso pri homaj rajtoj, kaj tie rakontis pri kiel ŝi diversfoje estis perfortita kaj kiom da homoj estis ekzekutitaj antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝi denuncis la perfortemon de teroristaj grupoj de sia lando kaj ofte emfazis sian esperon je ŝanĝo: "Ekde nun ĉio ŝanĝiĝos, ĉar mi sukcesis eliri mian landon kaj rakonti al la mondo kio okazas tie". Ŝi tiam ne konsciis, ke la tuta mondo jam delonge scias pri tio, simple nenion faras.


    Post verkado de multaj artikoloj pri la politika situacio de Brazilo, klopodante klarigi al esperantistoj miajn konojn pri brazila kulturo kaj historio, mi sentis min tiom frustrita kiel tiu virino el Kongo, kaj ekde tiam mi fokusas en Ĉinio kaj evitas verki pri Brazilo, tamen ne eblas verki pri BRICS sen tuŝi la vundon, simple ĉar mi estas jam dekomence granda apoganto de BRICS, laŭ mi la plej grava iniciato jam kreita kun la celo ekvilibrigi la rilaton inter nordaj kaj sudaj landoj. Kiam mi kandidatiĝis por labori en Ĉinio mi eĉ imagis, ke mia laboro kiel ĵurnalisto povus doni al mi okazon konatiĝi kun brazila prezidantino Dilma Roussef, kiun mi tre admiras, okaze de iu vizito ŝia al Ĉinio. Sed vivo decidis torturi min: mi vekiĝis frumatene por spekti tiun teruran sesion de brazila parlamento pri ŝia senpostenigo. Tribunaloj jam agnoskis ŝian senkulpecon pri ĉiuj akuzoj uzitaj kiel kialo por ŝia senpostenigo, tamen oni ne redonis al ŝi la postenon kiun ŝi honeste akiris per balotado.


    La nova registaro de Brazilo profundigis la krizon kaj seniluziigis min pri la estonteco de la lando. Ĝia nova politika orientiĝo malebligas al BRICS roli kiel aro da sudaj landoj kun komunaj interesoj en internaciaj politikaj instancoj. Tiu BRICS kiun ni vidas nun estas limigita al kunlaboroj pri komerco kaj financoj, kaj tiajn kunlaborojn neniu lando rifuzas, ĉar ili ne dependas de politika orientiĝo nek havas politikajn celojn, estas nur tradicia maniero kreskigi enspezojn kaj laborigi homojn. Pro tio mi konsideras, ke BRICS estas en fridujo, alivorte, tiu strategia rolo de BRICS kiun mi antaŭvidis antaŭ ĝia estigo estas nun nerealigebla, sed mi esperas ke en la estonteco tio ŝanĝiĝos.



    Por pli bone klarigi la strategian rolon de BRICS mi uzos la tradician dividon de la mondo inter nordo, t.e. disvolviĝintaj landoj, kaj sudo, disvolviĝantaj kaj malriĉaj landoj. Dum internaciaj konferencoj de UN en kiuj mi partoprenis estis tre evidenta por mi la ekzisto de baro inter nordo kaj sudo. En la Monda JunularKonfereco tio estis okulfrapa: en laborgrupoj pri financoj kaj laboro preskaŭ ĉiuj estis blankhaŭtaj kaj kun eŭropeca aspekto, dum en laborgrupoj pri diskriminacio kaj homaj rajtoj abundis azianoj, latin-amerikanoj kaj afrikanoj. En tiu konferenco, mi ne sentis min bonvena en la rondoj de nordlandanoj kaj bezonis kunlabori kun homoj de sudaj landoj por estigi grandan premgrupon kaj tiel sukcesi enkonduki niajn proponojn.


    En 2003 Brazilo aliĝis al Rusio kaj Ĉinio pri internacia politika strategio potencigi la sudon, kaj tiuj landoj komencis prilabori komunan strategion, kaj ankaŭ Barato eniris en tiu strategio por potencigi sudajn landojn. Tiuj landoj kune havas grandegajn laborforton, kiu fariĝas pli kaj pli altkvalifikita, loĝantaron kaj financan povon. Plie, ili ankaŭ havas grandan parton de la mondaj naftorezervoj. La krizo de 2008 kaj la du preskaŭ-bankrotoj de Usono konsciigis la mondon pri la neceso krei alternativon al dolaro kiel internacia monrezervo, kaj samtempe montris ke oro daŭre estas la plej fidinda monrezervo, ĉar ĝi ne perdas valoron.


    BRIC fariĝis BRICS kadre de du strategioj: unuflanke kreskigi la influon en Afriko, kontinento kiu komencis kapti atenton de la mondo pro sia granda disvolviĝkapablo, kiu bezonas nur investojn por realiĝi. Aliflanke, Sudafriko kontrolas la plejmulton de orproduktado en la mondo, kaj BRICS-landoj, ĉefe Rusio kaj Ĉinio, komencis doni prioritaton al akiro de monrezervojn en oro.


    BRICS fariĝis tre ambicia per proponoj kiel la kreo de Banko de Disvolviĝo de BRICS, estigo de alternativo al usona SWIFT-sistemo, la nura per kiu eblas ĝiri monon, nepre dolarojn, al eksterlando kaj la klopodoj de BRICS ŝanĝi la pezon de voĉoj de landoj en Internacia Mona Fonduso, kio verŝajne havos sekvojn en aliaj UN-instancoj, estas proponoj kiuj igas la mondon pli demokratia kaj egaleca, tamen kontraŭas la interesojn de tiuj landoj, kiuj nun profitas de la nuna sistemo.


    Mi defendas tiun strategion, ĉar mi vidas en ĝi ŝancon por efektiva disvolviĝo de sudaj landoj. Ekonomikistoj de nordaj landoj antaŭ jardekoj klopodis ridindigi BRICS surbaze de la aserto, ke tiuj landoj estas tre for unu de la aliaj kaj geografie kaj kulture. Kadre de la geografia kampo, la konsidero estas tiu, ke transportokostoj malfaciligas integriĝon de tiuj landoj, sed ili ne konsideris la kapablon de tiuj landoj kunlabore internaciigi siajn negocojn kaj produkti en la tuta mondo, eĉ ekster BRICS-landoj: Brazilo povas malfermi la merkatojn de Sudameriko al aliaj BRICS-landoj, Sudafriko povas same kontribui por plifortigi rilatojn inter BRICS kaj Afriko, kaj la aliaj tri landoj estas najbaraj kaj delonge havas komercajn rilatojn. Tamen, ekster la komerca flanko, komuna strategio de BRICS en internaciaj politikaj forumoj estas kunlaboro multe pli grava ol komerca interŝanĝo, ĉar kune tiuj landoj estas pli fortaj.


    La ideo pri kulturaj baroj inter BRICS-landoj kreiĝas surbaze de la delonge stereotipa divido de la mondo inter oriento kaj okcidento. Tiuj kulturaj diferencoj temas pri kutimoj, etikedo, pensmaniero, kaj ja malfaciligas kunlaborojn, sed aliflanke, laŭ la vidpunkto de mondo dividita inter nordo kaj sudo, BRICS-landoj estas ĉiuj sudaj landoj, kun samaj defioj kaj eĉ kulturaj similaĵoj, konsiderante ke plejmulto el tiuj landoj dividas historiajn spertoj pri malsato, sklaveco, fremda imperiismo kaj aliaj aferoj, kiuj igis ilin malriĉaj, kaj la praktika neceso interŝanĝi spertojn, kunlabori kaj forigi malriĉeco nature alproksimigas BRICS-landojn ĉirkaŭ komuna celo.


    En aŭgusto, dum babilado kun samideanoj de Brazilo kaj Rusio kiuj estis vizitante Pekinon, unu el ili rakontis al mi pri tio, ke en aliaj landoj oni imagas Ĉinion kiel lando plena de fabrikoj de vestaĵoj, ludiloj, ktp., sed ke fakte dum la lastaj jaroj multaj el tiuj fabrikoj migris al landoj kiel Vjetnamio, Srilanko kaj Bangladeŝo, pro malaltkostaj laborfortoj. Mi tiam klarigis al ili, ke Ĉinio investas en edukado kaj teknologio jam de longa tempo kaj nun en Ĉinio disvolviĝas alt-teknika industrio, kiu donas pli grandan profiton kaj kreas laborpostenojn pli taŭgajn por la nova, altnivele edukita, generacio de ĉinoj. Tio estas la natura vojo de lando: laŭ ĝi vivkondiĉoj de homoj pliboniĝas kaj vivokostoj altiĝas pro la neceso pagi pli bonajn salajrojn, kaj la ekonomio fariĝas pli dependa de financoj kaj teknologio ol de baza fabrika laboro. La fokuso ŝanĝiĝas de kvanto al kvalito laŭ la evoluo de la lando .



   Brazilo estis en la sama vojo de Ĉinio, kaj tio estas nature. Nun, tamen, okazas la malo: pluraj strategiaj sektoroj de brazila industrio estis detruitaj aŭ venditaj al eksterlandaj firmaoj, multaj el tiuj firmaoj estas ĉinaj, kiuj profitis la momenton. Sektoroj kiel konstruado kaj ŝipkonstruado, kiuj havis kernan rolon en la pasinta strategio de Brazilo, nun estas preskaŭ komplete detruitaj, kaj Brazilo, iama potenco pri konstruado, kun negocoj en la tuta mondo, nuntempe fariĝas pli kaj pli dependa de ĉinaj firmaoj por konstrui bazan infrastrukturon. Tiu fenomeno tute ne dependas de BRICS por ekzisti, ĉinoj simple faras tion, kion ili plej bone faras: profiti la plej oportunan momenton.


    Komence de la politika krizo en Brazilo, Ĉinio direktis sian eksteran politikon al La Zono kaj Vojo, strategio kiu ankaŭ entenas Baraton kaj Rusion, landoj kiuj ankaŭ orientiĝas al aliaj strategioj. Sudafriko ankaŭ multe klopodas por plifortigi rilatojn kun Ĉinio ekster BRICS, kaj ŝajnas al mi ke gvidantoj de BRICS-landoj konscias pri kio okazas, sed ili ankaŭ konscias, ke kiam Brazilo denove havos prezidanton elektitan de la popolo la strategia partnereco inter BRICS-landoj povos efektiviĝi kaj ampleksiĝi. 


    En Brazilo iutage mortos la maljunulo, aŭ la reĝo, aŭ la azeno. Kaj tiam ĉio normaliĝos kaj BRICS denove estos la kerna ekstera strategio de Brazilo. Mi nur esperas ke tiam aliaj BRICS-landoj ankaŭ donos al ĝi la atenton kiun ĝi meritas.


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments