El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Mediprotektado>

La regado de dezertiĝo en Hobq laŭdata de la Mediprogramo de UN

| 2017-09-15
Bookmark and Share


    La 10-an de septembro, dum la 13-a Konferenco de UN pri Batalo kontraŭ Dezertiĝo, por rigardi rezultojn de klopodoj kontraŭ dezertiĝo, pli ol 240 ministroj kaj reprezentantoj de 65 landoj vizitis la dezerton Hobq, kiu situas en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio.


Arbaro ĉe la rando de Hobq (Fotita de Deng Hua, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    Nun la regado de dezertiĝo en Hobq atingis 25%, kaj la dezertiĝo estas efike limigita.


    Hobq en la mongola lingvo signifas "ŝnuro sur arko", kaj la dezerto kiel arkoŝnuro "tiras" la Flavan Riveron en la formon "几". Hobq havas la totalan areon de 18.6 mil kvadrataj kilometroj, kaj estas la sepa plej granda dezerto en Ĉinio. En la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la urbo Erdos kaj ĝiaj najbaraj urboj kaj gubernioj plene ludis la gvidan rolon de gravaj ekologiaj projektoj ŝtataj kaj lokaj, evoluigis kaj disvastigis diversajn teknikojn por regi la dezertiĝon.


Laboratorio por kreskaĵoj en la dezerto Hobq investita de entrepreno (Fotita de Deng Hua, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo) 


    La ekologiaj projektoj postulas grandskalan investadon, kaj sen industrio kaj profito ili malfacile daŭras. Dum la pasintaj jaroj multaj firmaoj, subtenate de registaraj politikoj, faris investadon al Hobq, tie starigis arbar-sablan industrion, kaj eltrovis vojon kiu povas alporti profiton al multaj flankoj: ekologio, ekonomio kaj la socio.


Oni povas planti ion sub la ŝirmo de fotovoltaaj tabuloj por restigi sablon kaj bonigi la teron. (Fotita de Deng Hua, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    Glicirizo estas drogherbo, kaj povas ankaŭ restigi sablon kaj bonigi teron; sabla saliko (Salix psammophila) kaj aliaj arbedoj estas utiligeblaj kiel furaĝo post fermentado kaj tiucele oni konstruis dekmiltun-klasan grandiozan fabrikon; lago kaj dezerto estas naturaj pejzaĝoj kaj ĉe Hobq estas la dezert-ekologia parko Qixinghu. La firmaoj transformas dezerton en oazon, kaj starigis apartan industrion, kiu kunfandas agrikulturon, bestobredadon, turismon, plandadon de drogherboj kaj ilian prilaboradon. Tio utilas kaj por verdigi la dezerton kaj realigi la disvolviĝon de la entreprenoj.


Fotovoltaa centralo en Hobq (Fotita de Deng Hua, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


La dezert-ekologia parko Qixinghu. (Fotita de Deng Hua, raportisto de Xinhua-novaĵagentejo)


    Laŭ la raporto de la Mediprogramo de UN pri la ekologiaj riĉaĵoj de Hobq, dum 4-jara kontrolado kaj taksado, UN certiĝis pri tio, ke la verdigita areo de Hobq jam atingis pli ol 6 mil kvadratajn kilometrojn, la totala ekologia riĉaĵo produktita en Hobq estas pli ol 500 miliardoj da juanoj, kaj 102 mil personoj forlasis sian malriĉecon. La raporto estas la unua raporto pri ekologia riĉaĵo en la mondo, estas ankaŭ la unua kazo de ĉina ekologia civilizacio aprobita de UN kaj de la internacia komunumo.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments