El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dawan-vilaĝo de Anhui-provinco beliĝas kaj riĉiĝas

| 2017-09-18
Bookmark and Share


   Lastatempe Wang Nengbao, malriĉa loĝanto de Dawan-vilaĝo en Jinzhai-gubernio, aranĝas sian novan loĝejon. Ĝi, finkonstruita en la fino de 2016, estas duetaĝa apartamento, kun pli ol 70 kvadrataj metroj, inkluzive de du dormoĉambroj kaj unu gastoĉambro. La geedzoj Wang senpage ricevis la novan loĝejon pro diversaj subvencioj, inkluzive de tiu por redono de la malnova loĝejo, tiu por reformo de danĝera loĝdomo kaj tiu por transloĝiĝo.


    Dawan-vilaĝo estis vaste konata malriĉa vilaĝo kun 150 malriĉaj familioj. 70-jara Wang Nengbao kaj lia edzino ambaŭ suferas kronikan malsanon, ilia filo forpasis pro akcidento antaŭ multaj jaroj kaj ilia filino vivas aliloke post edziniĝo, do ilia vivo estis tre malfacila.


    En Anhui-provinco 1,97 milionoj da homoj malriĉiĝis pro malsano, kies nombro okupis pli ol duonon de la malriĉaj loĝantoj en la provinco. Malsano fariĝis ĉefa kaŭzo de malriĉeco.



   En julio 2016 Anhui-provinco starigis novan sistemon pri kurac-asekuro. Oni altigis subvenciojn por fundamenta kurac-asekuro, asekuro por krizaj malsanoj kaj kurac-savado. La jara elspezo de malriĉaj loĝantoj por kuracado en guberni-, urb- kaj provinc-nivela hospitaloj respektive ne superas 3 000 juanojn, 5 000 juanojn kaj 10 000 juanojn, kaj superaj kostoj estas pagitaj de la loka registaro. Krom tio suferantoj de kronikaj malsanoj povas ĝui redonon de 80% da pagita monsumo por kuracado.


    Transloĝigo kaj novaj industrioj beligis kaj riĉigis Dawan-vilaĝon. Per konstruado de vilaĝo laŭ bela kaj novtipa urbanizo, Anhui-provinco pligrandigis investon al industrio kaj konstruis novajn domojn por malriĉaj vilaĝanoj. Ĉi-jare 35 121 malriĉaj loĝantoj de 25 gubernioj, urboj kaj regionoj en la provinco sin liberigos el malriĉeco per transloĝigo aliloken.


    Ekde la okazigo de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, 5 821 mil anhuianoj sin liberigis el malriĉeco kaj la nombro de malriĉaj loĝantoj malkreskis al 3,88%.


    Dum la pasintaj kvin jaroj Anhui akiris grandan sukceson en forigo de malriĉeco per starigo de industrioj. 1 073 malriĉaj vilaĝoj funkciigas minimume unu plant-bredan industrion, kun partopreno de 160 mil malriĉaj familioj. 



   Dum la pasintaj kvin jaroj Anhui konstruis 625 loĝkvartalojn kun investo de 1,7 miliardoj da juanoj. Dank' al tio 28 mil malriĉaj loĝantoj iris al riĉiga vojo. 


    Dum la pasintaj kvin jaroj, 6 561 lernantoj el malriĉaj regionoj eniris en ĉefajn universitatojn kaj 46 mil malriĉaj super-mezlernejanoj faris senpagan lernadon.


Redaktoro: Niu Xueqin 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments