El Popola Ĉinio>头条新闻>

La libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio​ lanĉita en la itala kaj albana lingvoj

| 2017-09-27
Bookmark and Share

Fotita de Jiang Yonggang, estro de Departemento de Internacia Kunlaboro de Ĉina Internacia Eldon-Grupo


Fotita de Jiang Yonggang, estro de Departemento de Internacia Kunlaboro de Ĉina Internacia Eldon-Grupo


   Lastatempe, respektive en Romo, ĉefurbo de Italio, kaj Tirano, ĉefurbo de Albanio, okazis lanĉoj de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la itala kaj albana lingvoj. Tiuj lanĉoj estis kune organizitaj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la Senato de Italio kaj ĉinaj ambasadorejoj en Italio kaj Albanio. Gravaj registaraj funkciuloj de la du koncernataj landoj respektive faris paroladojn en la ceremonioj, kaj partoprenis personoj el la rondoj de politiko, ekonomio, kulturo, gazetaro kaj eldonado de la du landoj. La ceremonioj vekis varmajn reeĥojn en ambaŭ landoj. 


Fotita de Jiang Yonggang, estro de Departemento de Internacia Kunlaboro de Ĉina Internacia Eldon-Grupo


Fotita de Jiang Yonggang, estro de Departemento de Internacia Kunlaboro de Ĉina Internacia Eldon-Grupo


   La 20-an de septembro laŭ la loka tempo, en Romo okazis la lanĉo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la itala lingvo. Pietro Grasso, prezidanto de la Senato de Italio diris, ke en ĉi tiu libro prezidanto Xi profunde interpretis la vojon de Ĉinio kaj ĝian disvolviĝan modelon, kaj prezentis serion da inteligentaj "ĉinaj rimedoj" por pliprofundigo de reformo, daŭrigebla evoluo, kontraŭkoruptado kaj diplomatiaj politikoj, kiuj havas valoron esti lernataj de Italio kaj aliaj landoj. Nuntempe la plenampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Italio disvolviĝas rapide, kaj Italio aktive partoprenas la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj klopodas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio. Li kredas, ke Italio kaj Ĉinio daŭre plifortigos kunlaboron en ĉiuj kampoj por atingi reciprokan profiton kaj kungajnon. 


    La 22-an de septembro laŭ la loka tempo, Ilir Meta, prezidento de Albanio, faris paroladon en la lanĉa ceremonio de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la albana lingvo okazigita en Tirano. Li diris en sia parolado, ke la eldono de la libro en la albana lingvo helpos al albanaj erudiciuloj, diplomatoj, aliaj fakuloj kaj ankaŭ ordinaraj legantoj bone koni kaj profunde kompreni Ĉinion, inkluzive de la filozofio de la ĉina gvidantaro pri regado, ĝiaj rimedoj por reformo kaj persisto je reformo kaj pordomalfermo, ambicioj de la lando por disvolvi la ekonomion kaj ĝia grava rolo en la internacia areno ktp.. Nuntempe la rilatoj inter Albanio kaj Ĉinio pli kaj pli intimiĝas, kaj kunlaboroj en ĉiuj kampoj estas plenamplekse efektivigitaj. La du flankoj donas grandan atenton al la disvolviĝoj de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj en la kadro de "La Zono kaj Vojo" kaj "kunlaborado 16 + 1 ", kiuj malfermis novan perspektivon por la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj. 


    La libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio konsistas el 79 paroloj, konversacioj, prelegoj, respondoj al demandoj, instrukcioj, gratulaj leteroj faritaj de Xi Jinping inter novembro 2012 kaj junio 2014. Ĝis nun la libro jam estis tradukita en 23 lingvojn kaj distribuita je 6.5 milionoj da ekzempleroj en pli ol 160 landoj kaj regionoj de la tuta mondo. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments