El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: La atingoj de Ĉinio en malriĉec-redukto estas atentataj de la mondo

| 2017-09-28
Bookmark and Share


   Laŭ raporto de la usona amaskomunikilo Quartz en la 21-a de septembro, la plej freŝa statistiko de la Monda Banko montras, ke pli ol 30 jarojn post la komenco de reformo kaj pordomalfermo, en Ĉinio pli ol 800 milionoj da personoj sukcese forlasis malriĉecon. La proporcio de malriĉuloj en la totala loĝantaro falis de preskaŭ 90% en 1981 al malpli ol 2% nun. La atingoj de Ĉinio en malriĉec-redukto estas atentataj de la mondo.


    La daŭrigeblaj disvolviĝaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj konsistas el 17 eroj, kiuj estas daŭrigo kaj evoluigo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN. La lasta celis elimini ekstreman malriĉecon en la periodo de 1990 ĝis 2005. Dum tiu periodo la nombro de loĝantoj en ekstrema malriĉeco en la mondo falis al 840 milionoj, kun malkresko de pli ol miliardo, kaj en tio Ĉinio kontribuis pli ol duonon.


    La artikolo rimarkigas, ke la rezulto, ke Ĉinio helpis milionojn da homoj forlasi malriĉecon, ŝuldiĝas al la kombinita efiko de bonŝanco, taŭga loko kaj penado de homoj. Samtempe Ĉinio sukcesis kapti la ŝancojn de la tiam akcelata tutmondiĝo, kaj tial en la hodiaŭa tempo simila afero verŝajne ne povas okazi denove.


    Laŭ la analizo de la artikolo, la helpo al malriĉuloj en Ĉinio sukcesis pro diversaj faktoroj, kiuj kune ludis sian rolon. Unue, depost la komenco de reformo kaj pordomalfermo en 1978 ĝis la komenco de ĉi tiu jarcento, dum la lastaj 20 jaroj la nivelo de la salajro en Ĉinio ankoraŭ restis en tiu de evoluanta lando, kaj tamen en la sama periodo la infrastrukturo en Ĉinio jam atingis la nivelon de evoluinta lando. Pro tiu kombinado multaj entreprenoj de eksterlanda kapitalo investis al Ĉinio kaj konstruis fabrikojn en la lando, kreante centojn da milionoj da laborpostenoj. La pokapa malneta enlanda produkto de Ĉinio pligrandiĝis de malpli ol 200 usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 1 318 juanoj) en 1980 al pli ol 8 000 usonaj dolaroj (ĉirkaŭ 52 700 juanoj). Krome, la reformo de transportado kaj novigo de konsumcelaj elektronikaj produktoj donas al la bonkvalitaj kaj malmultekostaj ĉinaj produktaĵoj pli vastan spacon por disvolviĝo. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments